Imre Dögei

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Dögei, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dögei Imre estis hungara politikisto, ministro.

Imre Dögei [1] naskiĝis la 23-an de junio 1912 en Törökszentmiklós. Li mortis la 16-an de januaro 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Dögei frekventis nur bazlernejon, poste li eklaboris. En 1944 li aliĝis al la komunistoj. Post la 2-a mondmilito li ricevis signifajn postenojn. Inter 19471963 li estis parlamenta deputito. Dum la Hungara revolucio de 1956 li estis eksterlande, post falo de la revolucio li aliĝis al kabineto de János Kádár kiel ministro. En 1960 li havis konflikton kun la partio, tial li devis retiriĝi. Li ricevis premion Kossuth en 1948, poste ankaŭ aliajn premiojn aŭ medalojn ĝis 1958.

Fontoj[redakti | redakti fonton]