Imre Dobozy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Imre DOBOZY [dobozi], hungare Dobozy Imre, Esperante Emeriko Dobozy estis hungara verkisto, ĵurnalisto kaj scenaristo.

Imre Dobozy naskiĝis la 30-an de oktobro 1917 en Vál. Li mortis la 23-an de septembro 1982 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li komence lernis por esti instruisto, sed li laboris, kiel librotenanto. Dum la 2-a mondmilito li batalis, fine li sukcese rifuĝis al la Ruĝa Armeo. Ekde 1945 li estis komunista partiestro de distrikto, poste li ĵurnaladis, fine li estris societon de la hungaraj verkistoj kaj havis postenojn en revuoj. En 1959 li ricevis premio Kossuth kaj pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1938 Június (junio), poemaro
  • 1948 A parasztság jelene és jövője (Hodiaŭo kaj futuro de la kamparanoj), eseo
  • 1951 Túrkeve (Túrkeve), riporto-serio
  • 1952 A szent kút (La sankta puto), romano
  • 1953 Felhő és napsütés (Nubo kaj sunbrilo), romano
  • 1955 A fegyverek beszéltek (La armiloj paroladis), romano
  • 1958 Szélvihar (Ŝtormo), dramo
  • 1969 Eljött a tavasz (Alvenis la printempo), dramo
  • 1974 Ősztől tavaszig (De aŭtuno ĝis printempo), 3 dramoj
  • 1987 Váratlan hangverseny (Neatendita koncerto), elektitaj noveloj
  • scenarioj por filmoj kaj televizioj, la plej konata estas A tizedes meg a többiek (La kaporalo kaj la aliaj), 1965

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio