Imre Ferenczy
D-ro Imre FERENCZY (naskiĝis 1932) estas hungara kuracisto kaj honora membro de UEA (2003).
Li lernis Esperanton en 1950 kaj diplomiĝis kiel kuracisto en 1957. Kunfondinto de la Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro en 1955; prezidanto de junulara fako de HEA ĝis 1960; gvidanto de medicina fakkomisiono de HEA en 1977 ĝis 2000; junulara gvidanto de IFEF en 1962 ĝis 1970; realiganto de laborkontrakto inter TEJO kaj IFEF en 1968 (IJK en Tarragona). Pro lia instigo ekde 1982 dum IFEF-kongresoj funkcias radioamatora stacio kun speciala voksigno. En 1970 li iĝis privata sekretario de d-ro Hideo Shinoda; ekde 1985 daŭre prezidanto de UMEA, Universala Medicina Esperanto-Asocio. Membro de redaktantaro de MIR, organo de UMEA. En Varna (Bulgario) dum la UK en jaro 1978 li ricevis la UMEA-Shinoda Premion pro sia elstara medicinmovada agado. Honora membro de HEA - Hungaria Esperanto-Asocio kaj Honora membro de la Universala Esperanto Asocio (ekde 2003). Fondinto kaj prezidanto de hungara sekcio de ILERA kaj la hungara sekcio de la Internacia Fervojista Radioamatora Asocio.Lia voksigno estas HA1UD. La 13-an de oktobro 2007 en Budapeŝto ĉe la Medicina Universitato li ricevis jubilean oran diplomon pro sia 50-jara kuracista agado. Kiel funkciulo de UMEA li partoprenis ĉiujn Universalajn Kongresojn de UEA inter la jaroj 1973-2009. Krom la europaj landoj li estis en Kubo, Koreujo, Kanado, Aŭstralio, Israelo, Brazilo, Ĉinio, Japanio. Medicinan studvojaĝon li faris en Usono en jaro 1998.
