Imre Ferenczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Ferenczy

kuracisto
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1932.
en Hungario, Tokod
Morto 1-an de septembro 2023 (2023-09-01)
Lingvoj Esperantohungara
Nacieco Hungaro
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Szent István Gimnázium • Scienca Universitato de SzegedUniversitato Semmelweis
Okupo
Okupo kuracistoesperantistoRadioamatora operatoro
Esperanto
Verkis en Esperanto Orvos voltam – Mi estis kuracisto – 2012
Aliaj aktivaĵoj radioamatoro
Esperantistiĝis en 1950
vdr

D-ro Imre FERENCZY (naskiĝis en 25-an de julio1932.) estas hungara kuracisto kaj honora membro de UEA (2003).

Kariero

Li lernis Esperanton en 1950 kaj diplomiĝis kiel kuracisto en 1957. Kunfondinto de la Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro en 1955; prezidanto de junulara fako de HEA ĝis 1960; gvidanto de medicina fakkomisiono de HEA en 1977 ĝis 2000; junulara gvidanto de IFEF en 1962 ĝis 1970; realiganto de laborkontrakto inter TEJO kaj IFEF en 1968 (IJK en Tarragona). Pro lia instigo ekde 1982 dum IFEF-kongresoj funkcias radioamatora stacio kun speciala voksigno. En 1970 li iĝis privata sekretario de d-ro Hideo Shinoda kaj ekde 1985 daŭre estas prezidanto de UMEA, Universala Medicina Esperanto-Asocio. Membro de redaktantaro de MIR, organo de UMEA. En Varna (Bulgario) dum la UK en jaro 1978 li ricevis la UMEA-Shinoda Premion pro sia elstara medicinmovada agado. Honora membro de Hungaria Esperanto-Asocio kaj Honora membro de la Universala Esperanto Asocio (ekde 2003). Fondinto kaj prezidanto de hungara sekcio de ILERA kaj la hungara sekcio de la Internacia Fervojista Radioamatora Asocio. Lia voksigno estas HA1UD. La 13-an de oktobro 2007 en Budapeŝto ĉe la Medicina Universitato li ricevis jubilean oran diplomon pro sia 50-jara kuracista agado.

Kiel funkciulo de UMEA li partoprenis ĉiujn Universalajn Kongresojn de UEA ekde la jaro 1973. Krom la europaj landoj li estis en Kubo, Koreujo, Kanado, Aŭstralio, Israelo, Brazilo, Ĉinio, Japanio. Medicinan studvojaĝon li faris en Usono en jaro 1998. Almenaŭ ekde la jaro 1983, do en la oficperiodoj 1983-1986, 1986-1989, 1989-1992, 1992-1995, 1995-1998, 1998-2001, 2001-2004, 2004-2007, 2007-2010 kaj aktuale 2010-2013, do inter la UK 2010 en Havano kaj la UK 2013 en Rejkjaviko, probable tamen jam antaŭe ekde la jaro 1974 li reprezente de UMEA estis membro de la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[1]

Referencoj

Fontoj

Libro

  • Orvos voltam - Mi estis kuracisto - 2012

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ