Imre Gombos
Imre Gombos [gomboŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Gombos Imre estis hungara juristo, dramisto, ĉambelano, membro (honora en 1835) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis gombosfalvi.
Imre Gombos [1] naskiĝis la 6-an de julio 1791 en Sajólád. Li mortis la 12-an de januaro 1840 en Vieno.
Biografio
Imre Gombos akiris juran diplomon en 1810 en Pest (urbo). Konence li ricevis diversajn jurajn taskojn en Supra Hungarujo, baldaŭe li ricevis postenon en kortumo de Habsburgoj. En la 1810-aj jaroj li estis sekretario en la hungara reĝa ĉambelo, poste li ricevis pli altajn postenojn samloke. Ekde 1830 li partopremis en laboro de la juĝejo en urbo Pest. Li ricevis postenon ankaŭ en la departementa administrado en Heves (historia departemento).
Elektitaj verxoj
- Bavariai Albert (1812) - tragedio
- Az esküvés (1817) - tragedio; plurfoje prezentita, ekzemple en Nacia Teatro (Budapeŝto) en 1881
- Beszédek (1837)