Imre Hirschler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Hirschler
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1906 (1906-11-01)
en Győr
Morto 27-an de februaro 1989 (1989-02-27) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo Imre Hirschler
Infanoj 3
Okupo
Okupo obstetrikisto • ginekologo • historiisto de medicino
vdr

Imre Hirschler [hirŝler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hirschler Imre estis hungara kuracisto, akuŝisto-ginekologo.

Memortabulo pri Imre Hirschler

Imre Hirschler [1] naskiĝis la 1-an de novembro 1906 en Győr. Li mortis la 27-an de februaro 1989 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Hirschler frekventis mezlernejon en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1930. Post siaj studoj li laboris en diversaj hospitaloj de Budapeŝto ĝis sia emeritiĝo. Post jaroj li estis nomumita ĉefkuracisto. Li okupiĝis ankaŭ pri historioj de kuracistoj (ekzemple studoj pri Lajos Markusovszky kaj Ignaz Semmelweis). Li plurfoje ricevis ŝtatajn premiojn.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A nők védelmében (unuafoje eldonita en 1958, resume en pli ol 500 000 ekzempleroj)
  • Amíg az ember megszületik (1960)
  • Szülőszoba, tessék belépni! (1980)
  • Nem csak nőkről - nem csak nőknek (1984)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]