Imre Horváth (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Horváth
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1901 (1901-11-19)
en Budapeŝto
Morto 2-an de februaro 1958 (1958-02-02) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistodiplomato • pentristo
vdr

Imre Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Imre estis hungara politikisto, ministro, diplomato, laboristo. Imre Horváth [1] naskiĝis la 19-an de novembro 1901 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de februaro 1958 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Horváth frekventis metilernejon, li jam tiam en 1916 aranĝis strikon. En 1918 li estis unu el la fondintoj de la komunista partio. Dum Hungara Sovetrespubliko li ricevis taskojn de Ottó Korvin, poste li batalis en la armeo. Post falo de la Soveto li agadis en movado de la subteraj komunistoj, tial li estis kondamnita 10 jarojn. Li ŝanĝiĝis kun militkaptituloj, tial li translokiĝis al Soveta Rusio. En Moskvo li parte laboris, parte li plulernis, fine li havis inĝenieran diplomon. La komunistoj resendis lin al Hungario en 1933, kie li denove trovis sin en prizono en Szeged. En 1944 la nazioj deportis lin al Dachau. Post la 2-a mondmilito li hejmenvenis kaj li ricevis postenon en la ministerio pri eksteraj rilatoj. Ekde 1948 li estis diplomato laŭvice en Berlino, Vaŝingtono, Londono, Prago. En 1954 li estis jam ambasadoro. Li estis ministro inter 1956 kaj 1958 escepte dum Hungara revolucio de 1956. Tiutempe li havis ankaŭ signifajn partiajn postenojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]