Imre Kertész

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Kertész
Nobel-premiito
Persona informo
Kertész Imre
Naskiĝo 9-an de novembro 1929 (1929-11-09)
en Budapeŝto
Morto 31-an de marto 2016 (2016-03-31) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis per Parkinsona malsano vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungaragermana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Madách Imre High School vd
Memorigilo Imre Kertész
Familio
Edz(in)o Albina Vas • Magda Ambrus vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto • romanisto • ĵurnalistoscenaristo vd
Laborkampo Holokaŭsto vd
Aktiva en Berlino vd
Verkado
Verkoj Sensorteco ❦
Likvidado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Imre Kertész

KERTÉSZ Imre [KERte:s IMre] (naskiĝis la 9-an de novembro 1929, mortis la 31-an de marto 2016 en Budapeŝto[1]) estis hungara-juda verkisto[2]. En 2002 li fariĝis la unua verkisto el Hungario kiu gajnis la Premion Nobel de Literaturo, pro verko kiu pentras la fragilan sperton de la individuo kontraŭ la arbitreco de la Historio.

Kertész naskiĝis en Budapeŝto en malriĉa juda familio; lia patro estis lignaĵvendisto, la patrino modesta dungitino. Juda sed ne praktikanta, en 1944 li estis deportita al Auschwitz kaj al Buchenwald. Ĉi tiu sperto profunde markis lin kaj inspiris lian tutan verkaron.

Reveninte en Hungarion, en 1945, li troviĝis sola, ĉiuj membroj de sia familio malaperintaj. En 1948, li eklaboris kiel ĵurnalisto. Tamen lia gazeto fariĝis en 1951 la oficiala organo de la Komunista partio kaj Kertész estis maldungita. Li portempe laboris en fabriko kaj en ofico de la Ministerio pri Industrio.

Maldungita en 1953 li dediĉis sin al verkado kaj tradukado. De la fino de la jaroj 1950-aj kaj dum la 1960-aj li verkadis muzikajn komediojn por perlabori sian vivon. Li ankaŭ tradukis el la germana al la hungara verkojn de Nietzsche, Freud, Hofmannsthal, Schnitzler, Roth, Wittgenstein kaj Canetti, kiuj influis lian literaturan kreadon. En la jaroj 1960-aj li ekverkis sian ĉefan verkon Sorstalanság (Sensorteco), vivrakonto de juna hungara deportito, larĝe inspirita de propraj spertoj. Ĝi temas pri la Holokaŭsto. Tiu romano aperis nur en 1975 kaj estis malatentata. Nur post reeldono en 1985 ĝi renkontis sukceson.

Flankenlasita de la komunista registaro, Kertész ekestis konsiderata kiel granda verkisto nur en la fino de la jaroj 1980-aj.

Kertész gajnis la brandenburgian literaturan premion en 1995, la Leipziger Buchpreis zur Europäischen Verständigung en 1997, la Herder-Preis kaj la WELT-Literaturpreis en 2000, la Ehrenpreis der Robert-Bosch-Stiftung en 2001 kaj la Hans-Sahl-Preis en 2002.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Sensorteco

La romano Sensorteco aperis en 2003 ĉe la Budapeŝta eldonejo Aranygolyó, en la Serio Oriento-Okcidento de UEA, esperantigita de István Ertl. La eldonon de ĉi tiu traduko, same kiel la publikigon en 2004 de traduko en la romaan lingvon, financis hungara esperantistino ĉin-origina, LIN Nagy.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sorstalanság ("Sensorteco", 1975)
  • A nyomkereső ("La skolto", 1977)
  • Detektívtörténet ("Detektivhistorio", 1977)
  • A kudarc ("La fiasko", 1988)
  • Kaddis a meg nem született gyermekért ("Kadiŝo por la nenaskota infano", 1990)
  • Az angol lobogó ("La angla standardo", 1991.)
  • Gályanapló ("Taglibro de galero", 1992)
  • Jegyzőkönyv ("Protokolo", 1993)
  • A holocaust mint kultúra ("La Holokaŭsto kiel kulturo", 1993)
  • Valaki más: a változás krónikája ("Iu alia: kroniko de metamorfozo", 1997)
  • A gondolatnyi csend, amíg a kivégzőosztag újratölt ( "La pensolonga silento dum la ekzekuta taĉmento reŝargas", 1998)
  • A száműzött nyelv ("La ekzilita lingvo", 2001)
  • Felszámolás ("Likvidado", 2003)
  • K. dosszié ("Dosiero K.", 2006)

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]