Imre Kondor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KONDOR Imre estis hungara filozofia verkisto, bibliotekisto naskita en Érmihályfalva la 3-an de januaro 1911 kaj mortinta en Budapeŝto la 19-an de julio 1990.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Kondor doktoriĝis pri filozofio en la Universitato de Debreceno, en 1941 oni habilitis lin privatprofesoro. Inter 1942 kaj 1945 li estis direktoro de la urba biblioteko de Kassa. Inter 1945-1949 li estis komitatano de la partio Nemzeti Parasztpárt kaj landkunvena deputito. De 1949 li estis kunlaborulo de la biblioteko de la teknika universitato de Budapeŝto, de 1951 ĝia direktoro. Je la komenco de 1958 oni maldungis lin, sed post ok monatoj li denove povis labori en la Pedagogia Biblioteko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Előtanulmányok a tragikum metafizikájához (Debrecen, 1934);
  • Történelem és politika (h. n., 1936);
  • Az európai filozófia problémáinak története (Debrecen, 1938);
  • Műszakibibliográfia (red. kun Lajos Jánszky, Pál Bélley, B., 1959).

Fonto[redakti | redakti fonton]