Imre Lakatos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Lakatos
Persona informo
Naskonomo Lefkovics Imre
Naskiĝo 23-an de aprilo 1882 (1882-04-23)
en Târgu Mureș
Morto 1-an de januaro 1944 (1944-01-01) (61-jaraĝa)
en Aŭŝvico
Lingvoj rumanafrancahungara
Ŝtataneco HungarioRumanio
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo
Okupo
Okupo ĵurnalistoredaktoro
vdr

LAKATOS Imre (lakatoŝ) estis rumanuja hungara ĵurnalisto, publicisto naskita en Marosvásárhely la 23-an de aprilo 1882 kaj mortinta en Aŭŝvico en 1944.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Lakatos havigis diplomon de kuracisto en la Universitato de Koloĵvaro. En 1907 li vojaĝis Parizon kaj li iĝis ĵurnalisto. Tie li amikiĝis kun Aladár Kuncz. Post eksplodo de la unua mondmilito li fuĝis Svislandon, kaj nur en 1919 li revenis en sian naskiĝurbon. Liaj artikoloj aperis en Zord Idő. Li traktis precipe natursciencajn, filozofiajn kaj psikologiajn problemojn. En 1925 li venis al Ellenzék kaj ĝis 1941 li gvidis ĝian eksterpolitikan rubrikon. Dume mallongtempe li redaktis ankaŭ la revuon Erdélyi Helikon. Tie aperis lia studo (A tragikus remekmű) pri la ĉefverko (Fekete kolostor) de Aladár Kuncz (1931. 7. sz.). En 1941 laŭ la faŝistaj leĝoj li perdis sian postenon. Post eniro de germanoj en Koloĵvaron la Gestapo kaptis lin kaj oni deportis lin al Auschwitz.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jancsó Elemér: L. I. a humanista szellem, a demokrata Európa hitvallója (Kortársaim, Bukarest, 1976).
  • Thury Zsuzsa: Barátok és ellenfelek (visszaemlékezés, Bp., 1979).

Fontoj[redakti | redakti fonton]