Imre Madách
MADÁCH Imre (naskiĝis la 21-an de januaro, 1823, mortis la 5-an de oktobro, 1864) estis hungara poeto, edzo de Erzsébet Fráter.
Lia plej signifa verko estas La tragedio de la homo (originale: Az ember tragédiája), tradukita al aro de la lingvoj. Al Adamo kaj Eva, forpelitaj el la Paradiso, Lucifero sendas sonĝon kaj prezentas al ili la estontecon de la homa raso ekde la antikva Egiptio ĝis la pereo pro la malvarmiĝo de la suno. En la lasta verso de la dramo eldiriĝas el la buŝo de Dio la sola ebla vivprogramo: "Mi diris, luktu, hom', kaj firme fidu!"
Li estis membro de Hungara Scienca Akademio kaj membro de Societo Kisfaludy.
En Esperanto aperis [redakti]
La tragedio de l' homo : drama poemo / Kun dudek desegn. de Miĥaelo ZICHY. El la hungara originalo: K. Kalocsay. – Budapest: Hungara Esperanto-Instituto, 1924. – 237, XXIV p.
La tragedio de l' homo : drama poemo / El la hungara trad.: Kálmán Kalocsay. – Budapest: Corvina, 1965. – 259 p.
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://mek.oszk.hu/00900/00919
http://mek.oszk.hu/00900/00920
http://mek.oszk.hu/00900/00918
La tragedio de l'homo