Imre Mikes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MIKES Imre (mikeŝ) origina nomo Győri estis hungara ĵurnalisto, redaktoro naskita en Budapeŝto la 9-an de februaro 1900 kaj mortinta en Kihei, (Hawaii), Usono la 30-an de marto 1990.

Biografio

La mezlernejon Imre Mikes finis en Budapeŝto kaj en Szeged kaj komercan akademion en Fiume. Inter 1919-22 li laboris ĉe Wiener Nachrichtenburo. Li estis kunlaboranto de 5 órai Újság, Új Kelet, Keleti Újság kaj Esti Lloyd, ekde 1924 de Brassói Lapok. Ekde 1935 li estis la raportisto el Parizo, repektive Budapeŝto de la Erdélyi Lapok. Ekde 1936 li redaktis la gazeton Nagyváradi Napló. Li estis dufoje juĝita al malliberejo pro unu artikolserio kaj unu libro en Rumanujo. Li forlasis Rumanujon en decembro de 1937. La gazeto Az Újság sendis lin Francujon en 1938 por esti ĝia raportisto kaj li sendis raportaĵojn el Parizo ankaŭ al gazeto Nagyváradi Napló, Magyar Nemzet. Li komencis subskribi siajn artikolojn dum la dua mondmilito per nomo Gallicus. Post la milito li laboris por Magyar Nemzet. En la somero de 1947 li elmigris kaj redaktis la semajngazeton Nyugati Hírnök kaj ties francan version Courrier de l' Occident. Ambaŭ ĉesis en oktobro 1952. Ekde aŭgusto de 1951 ĝis aŭgusto 1976 (sub nomo Gallicus) li laboris al Radio Libera Eŭropo en Munkeno kaj li redaktis la programon Reflektor. En 1982 li retiriĝis al insuloj Hawaii. En la tridekaj jaroj li aperigis tri politikajn studvolumojn kaj unu romanon. La plej grava estas el ili la duvoluma historia verko Erdély útja Nagymagyarországtól Nagyromániáig (Vojo de Transilvanujo ekde Grandhungarujo al Grandrumanujo).

Verkoj ĉefaj

  • Erdély útja Nagymagyarországtól Nagyromániáig, Brassó, 1934.
  • Reflektor (radioprelegoj, München 1977).

Bibliografio

  • Oradea-Nagyvárad ... öregdiákjainak Emlékkönyve. Nv. 1936.
  • Borbándi Gyula: A magyar emigráció életrajza. München 1985.
  • Borbándi Gyula: Nyugati magyar irodalmi lexikon és bibliográfia. Bp. 1992. 255-256.[1]

Fontoj