Imre Zsögödi Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Imre Nagy (pentristo))
Imre Zsögödi Nagy
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1893 (1893-07-25)
en Jigodin
Morto 22-an de aŭgusto 1976 (1976-08-22) (83-jaraĝa)
en Miercurea Ciuc
Lingvoj hungararumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
vdr

NAGY Imre (nadj) estis rumania hungara pentristo naskita la 25-an de julio en 1893 en vilaĝo Jigodin kaj mortinta la 22-an de aŭgusto 1976 en Miercurea Ciuc.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 1932: grafikpremio Zichy Mihály de Szinyei Merse Pál Társasága;
  • 1942: grandpremio de Artissemajnoj de Kluĵo;
  • 1957: Meritmajstro;
  • 1963: 1-a grada de Labormeriordeno;
  • 1968: 1-a grada Kultura Meritordeno .

Kariero[redakti | redakti fonton]

Inter 1918-1920 Imre Nagy studis en Magyar Képzőművészeti Főiskola de Budapeŝto, en 1920-1922 li laboris kiel stipendiulo en la artistkolonio de Kecskemét. Dume li mastrumadis en sia naskiĝvilaĝo, li havis laborejon ankaŭ en Kluĵo kaj li vivis longtempe en Budapeŝto. Dum la 20-aj jaroj ĉiusomere li laboris en la Artistkolonio de Baia Mare. En 1927-1928 li studvojaĝis en Italio. De 1930 li estis unu el fondintoj de la Barabás Miklós Céh kaj ties ekspoziciinto. En 1935 li estis gastiganto de pentristo Vilmos Aba-Novák en Jigodin. De 1949 mallongtempe li estis instruisto de Arta Altlernejo de Kluĵo.

Eventoj[redakti | redakti fonton]

En 1959 li donacis 44 pentraĵojn al Biblioteko Teleki (hun. Teleki Téka) en Târgu Mureş tiel fondinte tie artgalerion por siaj pentraĵoj. Li havas artgalerion ankaŭ en sia naskiĝvilaĝo. Lia nakiĝdomo estas memordomo. En 1941 pasigis du semajnojn en lia domo verkisto Zsigmond Móricz por konataĝi pri la vivmaniero de la sikuloj. La Galerio Imre Nagy estis malfermita la 28-an de julio 1973 honore al 80-a naskiĝjara datreveno de pentristo.

Individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1922 • Zuriko
  • 1925 • Újságíró Klub, Kluĵo • Klingsor Terem (chambro de la kulturrevuo Klingsor), Braŝovo
  • 1926 • Kluĵo • Miercurea Ciuc • Braŝovo • Kultúrpalota, Târgu Mureș • Kultúrpalota, Arado [Walter Widmannal]
  • 1927 • Újságíró Klub, Kluĵo • Redout, Braŝovo
  • 1928 • Újságíró Klub, Kluĵo • Klingsor Terem, Braŝovo
  • 1929 • Kluĵo
  • 1930 • Redout, Braŝovo
  • 1931 • Budapeŝto
  • 1933 • Redout, Braŝovo • Sibio
  • 1935 • Miercurea Ciuc • Redout, Braŝovo
  • 1936 • Vigadó
  • 1938 • Londono
  • 1943 • Târgu Mureș
  • 1958 • Kluĵo • BukareŝtoTârgu Mureș
  • 1963 • Kluĵo • Kultúrpalota, Târgu Mureș
  • 1974 • Csíkszeredai Múzeum, Miercurea Ciuc

Selektitaj grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1929 • Hivatalos Szalon (Salonul Oficial), Bukareŝto
  • 1929 • Magyar Festészeti kiállítás (hungara pentra ekspozicio), Nurenbergo
  • 1937 • Barabás Miklós Céh, Csekonics-palota, Budapeŝto
  • 1942 • Művészeti Hetek, Kluĵo
  • 1944 • Barabás Miklós Céh, Nemzeti Szalon, Budapeŝto
  • 1957 • Román képzőművészeti kiállítás (rumana ekspozicio pri vidaj artoj), Moskvo
  • 1968 • Kolozsvári képzőművészek, Titogrado (YU).

Aŭtobiografio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.