Imre Pozsgay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Imre Pozsgay

Imre POZSGAY (naskiĝis la 26-an de novembro 1933 en Kóny, Hungario) estis hungara politikisto.

Post studado de filozofio kaj historio li anis en 1950 la komunistan "partion de la hungaraj laboristoj" (ekde 1956 Hungara Socialista Laborista Partio. Dum la jaroj 1976 ĝis 1989 li ricevis diversajn ministrajn oficojn kaj anis la Centran Komitaton de 1980 ĝis 1989, la politikan komitaton de 1988 ĝis 1989. Li defendis novordigon en Hungario laŭ demokratio.

En 1989 li estis protektanto de la tuteŭropa pikniko.