Imre Ráday

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Ráday
Persona informo
Naskonomo Fekete Imre
Naskiĝo 4-an de septembro 1905 (1905-09-04)
en Budapeŝto
Morto 12-an de marto 1983 (1983-03-12) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Aktorlernejo Kálmán Rózsahegyi
Memorigilo Imre Ráday
Familio
Edz(in)o Erzsi PápaiMici Erdélyi
Infano Mihály Ráday
Okupo
Okupo radio-prezentisto • teatra reĝisoroaktoro
vdr

Imre Ráday [rAdai], hungare Ráday Imre, Esperante Emeriko Ráday estis hungara aktoro, altlerneja instruisto kaj reĝisoro. Lia plej fama edzino estis Mici Erdélyi. Imre Ráday naskiĝis la 4-an de septembro 1905 en Budapeŝto - mortis la 12-an de marto 1983 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Ráday devenis el juda familio. Li komence frekventis pentristan lernejon, poste privatan aktoran lernejon de Kálmán Rózsahegyi. Li komencis sian aktoran karieron en 1924 en Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár), poste en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Inter 19261929 li filmadis en Berlino en UFA, poste li havis rolojn en diversaj teatroj en Budapeŝto. Post la 2-a mondmilito li ne nur aktoradis, sed ankaŭ reĝisoradis en Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1950-1956 li instruis en la aktora ĉeflernejo. Inter 1957-1970 li apartenis al Teatro József Attila, poste li emeritiĝis. Spite tion li ricevis poste rolojn en Teatro Thália (Budapeŝto). Li havis laŭvice 3 edzinojn kaj unu filon, kiu estas fama urbodefendanto Mihály Ráday. Li ricevis 3 premiojn inter 1959-1969.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto
  • memorfilmo de 1982

Liaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]