Imre Rakksányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

RAKSSÁNYI Imre (pro. rakŝa:nji), Raksányi estis hungara honvedmajoro naskita en Orosháza la 13-an de majo 1818 kaj mortinta en Temesvár la 9-an de oktobro 1849.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Rakssányi estis fondinto de la unua hungarlingva milita fakrevuo Szövétnek en Vieno. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis unue fajromajstro, poste la 16-an de septembro 1848 leŭtenanto, la 20-an de novembro ĉefleŭtenanto, la 5-an de decembro kapitano, en aprilo de 1849 majoro, poste intendanto de artilerio. Li estis parenco de Lajos Kossuth, lia senkondiĉa adepto, iom da tempo lia adjutanto, li ĉefa militkampa informinto. Li mortis en la batalo de Temeŝvaro.

Fonto[redakti | redakti fonton]