Imre Rudolf Pauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 09:24, 20 okt. 2013 farita de Crosstor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Imre Rudolf Pauer [paŭer], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Pauer Imre Rudolf estis hungara filozofo, pastro, instruisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1890).

Imre Rudolf Pauer [1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1845 en Vác. Li mortis la 4-an de julio 1930 en Budapeŝto.

Biografio

Imre Rudolf Pauer frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj ankaŭ eksterlande. En 1860 li aliĝis al premonstratoj en Csorna. En la sekva jaro li ekinstruis en gimnazio en Szombathely, kie li baldaŭe estis lernejestro. Li pastriĝis en 1867. En 1886 li instruis en universitato en Budapeŝto, kie post jaroj li iĝis ordinara profesoro, foje ankaŭ dekano. Li pensiuliĝis en 1916. Inter 1891-1914 li redaktis Athenaeum-on.

Verkaro (elekto)

  • A philosophia történelme (Historio de la filozofio), (1868–1869)
  • Tapasztalati lélektan (Sperta psikologio), (1870, poste en 1876)
  • Philosophiai propaedeutika (1882)
  • A lélektan alapvonalai (1900)

Fontoj