Imre Somogyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Somogyi [ŝomodji], laŭ la hungara skribmaniero Somogyi Imre estis hungara verkisto, skulptisto, politikisto kaj edukisto. Li ofte estis menciita apostolo de ĝardenoj.

Imre Somogyi naskiĝis la 26-an de majo 1902 en Abony. Li mortis la 5-an de aŭgusto 1947 en Budapeŝto.

Biografio

Imre Somogyi estis simpla laboristo, kiu edukis sin. Li frekventis ĉeflernejon nur 2 jarojn. Ekde 1926 li pentris preĝejojn kaj faris gipsajn skulptaĵojn. Baldaŭe li studis metodojn de bulgaraj ĝardenistoj, en la 1930-aj jaroj li faris etnografiajn kolektojn kaj li edukis la malriĉulojn. Kelkfoje li aranĝis agrikulturajn kooperativojn. En 1939 li estis unu el la fondintoj de nova partio. En 1944 li estis parlamentano en la provizora landkunveno, poste li ricevis diversajn postenojn. Li estis mortbatita fare de sovetaj soldatoj. Li ricevis premion Kossuth postmorte en 1948.

Verkaro (elekto)

  • ĉefverko: Al Ĝardeno-Hungario 1942
  • Tökkel sütött kenyér (Pano bakita kun kukurbo) 1945
  • Gyümölcsfeldolgozás cukor nélkül (Prilaborado de fruktoj sen sukero) 1945

Fontoj