Imre Szabó (episkopo, 1901)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Szabó
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1901 (1901-09-11)
Morto 21-an de majo 1976 (1976-05-21) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Piarista Gimnazio de Budapeŝto • Central seminary (Budapest)
Okupo
Okupo instruisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Imre Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Imre estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, instruisto.

Imre Szabó [1] naskiĝis la 11-an de septembro 1901 en Sorokújfalu (nuntempa vilaĝparto de Sorokpolány). Li mortis la 21-an de majo 1976 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Szabó frekventis gimnaziojn en Budapeŝto, poste li lernis teologion. En 1924 li pastriĝis en Esztergom. Li komencis sian pastran laboron en Zugló, poste li instruis religion. En 1931 li ricevis postenon en la ĉefdiocezo, kie li estis sekretario inter 1933 kaj 1944. En 1938 li ricevis la titolon papa ĉambelano. En 1946 li iĝis religia dekano en Budapeŝto. Inter 1950 kaj 1957 li ricevis signifan postenon en la ĉefdiocezo, dume en 1951 li estis ankaŭ titulara episkopo, samtempe vicepiskopo de Esztergom. Inter 1958 kaj 1962 lia deviga loĝloko estis en Hugyag. En 1964 li iĝis majstrokanoniko, poste apostola guberniestro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.