Imre Szalay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Szalay
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1787 (1787-11-02)
en Szombathely
Morto 17-an de septembro 1848 (1848-09-17) (60-jaraĝa)
en Veszprém
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teologo • lingvistofilozofo • teologa verkisto
vdr

Imre Szalay [salai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szalay Imre estis hungara teologo, romkatolika pastro, kanoniko, profesoro, membro (korespondanta en 1831, ordinara en 1832, honora en 1834) de Hungara Scienca Akademio.

Imre Szalay [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1787 en Szombathely. Li mortis la 17-an de septembro 1848 en Veszprém (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Szalay lernis en sia naskiĝurbo kaj Pest (urbo). En 1809 li jam instruis, en la sekva jaro li pastriĝis, tamen li instruis plu. En 1812 li iĝis pastro de Vámoscsalád. En 1816 li doktoriĝis el teologio, en la sekva jaro li instruis jam en la episkopa altlernejo en Szombathely. Ekde 1825 li instruis en universitato, kie estis dekano en la studjaro 1827. En 1834 li translokiĝis al urbo Veszprém por esti kanoniko.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Dissertatio de providentia Dei (1816)
  • A magyar nyelvtudomány rövid foglalatja (1828)
  • Egyházi beszéd a keresztény hit becséről (1836)
  • Észrevételek a vegyes házasságokról (1841)

Fontoj[redakti | redakti fonton]