Imre Szarvasy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 08:59, 21 dec. 2013 farita de Crosstor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Imre Szarvasy [sarvaŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szarvasy Imre estis hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1910, ordinara en 1922) de Hungara Scienca Akademio.

Imre Szarvasy [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1872 en Pest (urbo). Li mortis la 15-an de majo 1942 en Budapeŝto.

Biografio

Imre Szarvasy frekventis 2 universitatojn en Budapeŝto. En 1894 li iĝis vicprofesoro en la teknikuniversitato. En 1897 li studvojaĝis. Li atingis la rangon privata profesoro en 1900, post 5 jaroj li iĝis katedrestro. Li estis membro de la hungara senato. Li okupiĝis precipe pri elektrokemio, tergaso de Transilvanio kaj efiko de elektro al kreskaĵoj.

Verkaro (elekto)

  • Organikus kémiai reakciók elektromos áram segélyével (1900)
  • Elektrotermikus eljárások (1911)
  • Elektrochemia (1924)

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.