Imre Szepesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Szepesi en 1875

Imre Szepesi [sepeŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szepesi Imre estis hungara romkatolika pastro, filozofo, filologo, instruisto, edukisto, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1858).

Imre Szepesi [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1811 en Hungara reĝlando en Léva (nuntempa Levice en Slovakio). Li mortis la 9-an de januaro 1875 en Budapeŝto.

Biografio

Imre Szepesi aliĝis al la piaristoj en 1826. Li frekventis universitaton en Pest (urbo). En 1833 li ekinstruis en Supra Hungarujo, poste en Buda. Inter 1842-1848 li estis ĉefamilia edukisto, poste li instruis en gimnazio en urbo Pest. Li fondis movadon kontraŭ la alkoholismo. Ekde 1870 li instruis jam en la universitato en Pest en rango ordinara profesoro. Li ricevis premion en 1870.

Verkaro (elekto)

  • Egyházi beszédek, melyeket a mérsékegyletek ügyében tartott (1846)
  • Elemi hellen nyelvtan (Baza greka gramatiko), (1850, poste kelkfoje eldonita)
  • Elemi latin nyelvtan (Baza latina gramatiko), (1850, poste plurfoje eldonita)
  • Értekezet a gymnasiumok jelen szerkezetéről (1864)
  • Carmen honoribus Emin. ac Rew. Dni Joannis Simor... (1874)

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.