Imre Sántha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Imre Sántha
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1941 (1941-06-24)
en Budapeŝto
Morto 30-an de septembro 2003 (2003-09-30) (62-jaraĝa)
en Marcali
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Jenő Sántha
Infano Emőke Sántha
Okupo
Okupo verkisto
vdr

SÁNTHA Imre (sa:nta) estis rumanuja hungara ceramikisto, verkisto, poeto naskita en Budapeŝto la 24-an de junio 1941 kaj mortinta en Marcali la 30-an de septembro 2003. Li estis frato pli juna de Jenő Sántha, la patro de redaktorino, etnografino de Emőke Sántha.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Sántha edukiĝis en vilaĝo de siaj gepatroj en Păuleni-Ciuc. Li studis en liceo de Miercurea Ciuc. La 15-an de aprilo 1959 oni arestis lin kune kun la tiel nomata Puskás-grupo kaj oni komdamnis lin por 7 jaroj. Post liberiĝo li laboris en Miercurea Ciuc ĉe la Kooperativo Harghita kiel ceramikisto kaj instruis tiun metion en la Arta Popollernejo loka. Li verkis ceremikajn fakstudojn kaj ankaŭ poemojn. Li translokiĝis Hungarujon post 1989.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A csíkdánfalvi fazekasság, (La ceramikado en Dăneşti (Harghita)), 1974.
  • A lószagú óriás, romaneto (1-a libro), Csíkszereda, 1997.

Fonto[redakti | redakti fonton]