Imre Vincze (fizikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Vincze [vince], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vincze Imre estas hungara fizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 2004, ordinara en 2010) de Hungara Scienca Akademio.

Imre Vincze [1] naskiĝis la 10-an de majo 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Vincze laboras parte en Universitato de Budapeŝto, parte en fizika instituto en Budapeŝto. Li okupiĝas precipe pri solid-stata fiziko kaj specialaj alojoj. Li ricevis 5 premiojn inter 1974-2003.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Decomposition of the Mössbauer spectrum of magnetite at 82K. (1968)
  • Different nature of the induced change of Fe and Ni magnetic moments in bcc Fe-Ni-Al alloys (1973)
  • Local Structure of Metallic Glasses (1982)
  • Collinearity and spin freezing (1995)
  • Amorphous Fe-B alloys in B-Fe-Ag multilayers studied by magnetization and Mössbauer measurements (2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.