Imre Wellmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Wellmann [velman], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Wellmann Imre estis hungara historiisto, arkivisto, muzeologo, profesoro, membro (korespondanta en 1945, ordinara en 1990) de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis Oszkár Wellmann.

Memortabulo pri Imre Wellmann

Imre Wellmann [1] naskiĝis la 22-an de marto 1909 en Budapeŝto. Li mortis la 5-an de aŭgusto 1994 en Budapeŝto.

Biografio

Imre Wellmann akiris agrarian diplomon en 1930, filozofian diplomon en 1933 en Universitato de Budapeŝto. En la studjaro 1932 li plulernis en Lejpcigo. Post lernado li laboris unu jaron en Hungara Nacia Muzeo, poste en la tutlanda arkivejo. Li ankaŭ instruis en la universitato inter 1942-1950. Li atingis la postenon direktoro de la arkivejo en 1951. Li partoprenis en la Hungara revolucio de 1956, tial poste li devis labori en arkivejo de Pest. En 1962 li eklaboris en agraria muzeo, kie post 3 jaroj li iĝis vicdirektoro. Li pensiuliĝis en 1980. Li doktoriĝis en 1982 antaŭ la akademio. Li okupiĝis precipe pri la hungara agrario.

Elektitaj publikaĵoj

  • A gödöllői Grassalkovich-uradalom gazdálkodása, különös tekintettel az 1770-1815. esztendőkre (1933)
  • Néprajz és gazdaságtörténet (1947)
  • Sámuel Tessedik (1954)
  • A parasztnép sorsa Pest megyében kétszáz évvel ezelőtt, tulajdon vallomásainak tükrében (1967)
  • A magyar mezőgazdaság a XVIII. században (La hungara agrario en la 18-a jarcento), (1979)
  • Magyarország története 1686–1790, I–II. (Historio de Hungario 1686–1790), (1989)


Fontoj