Imre Z. Ruzsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Z. Ruzsa [ruĵa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ruzsa Z. Imre estis hungara matematikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2004).

Imre Z. Ruzsa [1] naskiĝis la 23-an de julio 1953 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Z. Ruzsa frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1971-1976, poste li eklaboris en matematika instituto, kie li baldaŭe havis altajn postenojn. Inter 1995-1999 li ankaŭ instruis en universitato de Debrecen. Li doktoriĝis en 1990 antaŭ la akademio. Li okupiĝas precipe pri nombroteorio kaj probablokalkulo. Li ricevis 7 premiojn inter 1971-1995.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Triple Systems with no Six Points Carrying Three Triangles (kun Endre Szemerédi, 1978)
  • Generalized Moments of Additive Functions (1984)
  • Generalized Arithmetical Progressions and Sumsets (1994)
  • Sumsets and Entropy (2009)

Fontoj[redakti | redakti fonton]