Imre Zlinszky
Imre Zlinszky [zlinski], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Zlinszky Imre estis hungara juĝisto, membro (korespondanta en 1876) de Hungara Scienca Akademio. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis roglaticzai kaj pataji. Lia filo estis Aladár Zlinszky.
Imre Zlinszky [1] naskiĝis la 4-an de novembro 1834 en Pest (urbo). Li mortis la 14-an de julio 1880 en Balatonfüred.
Biografio
Imre Zlinszky frekventis universitaton en sia naskiĝurbo. Post la diplomo li eklaboris en la municipa administrado, poste li estis juĝisto en Jászberény, Cegléd, Kecskemét. En 1869 li ricevis juĝistan postenon en urbo Pest. Inter 1875 – 1880 li laboris en la supera juĝejo. Li okupiĝis precipe pri la juraj problemoj pri la heredaĵoj, krome li verkis gravajn manlibrojn pri la juro.
Elektitaj publikaĵoj
- A bírósági végrehajtók könyve, gyakorlati útmutató irománypéldákkal (1872)
- Kézi könyv kir közjegyzők számára (1875)
- A magyar magánjog mai érvényében… (1880)
Fontoj
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al literoj Z, ZS kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al literoj Z, ZS kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre en la 2-a punkto)