Imunologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Imunologio estas scienca analizo, esploro de la kontraŭstara kapablo (imuneco) de la organo kontraŭ atakoj de fremdaj organismoj.

La artefarita imuneco estas konata ekde post laboroj de Edward Jenner (1796), sed la scienca bazo de la imunologio estis ellaborita nur unu jarcenton poste. Tiam oni ekkonis, ke multajn infektajn malsanojn kaŭzas la multiĝintaj mikroorganizmoj. Alia ekkono estis tiutempe la malkovro de agado de kemiaĵoj kaj ĉelaj partoj kontraŭ la fremdaj materialoj (antigenoj) en la korpo. Tiuj ekkonoj, malkovroj kondukis al sukcesaj imunizaj metodoj, kiuj kapablis aktivi kaj fortigi la naturajn defendajn rimedojn de la organo kontraŭ la malsanoj.

La scienco komprenis nur en la 20-a jarcento la estiĝon de la limfocitoj, kiuj respondis al penetro de la antikorpoj kaj antigenoj. La moderna imunologio - krom la vakcinado – povas influi la.imunsistemon de la korpo por la dezirataj terapiaj celoj, per diversaj medikamentoj kaj traktadoj.

La malkovroj de la imunologio estas gravaj pri traktado de la alergio, kio estas trosentema regao de la imunsistemo je (ĝenrelae senĝenaj) antigenoj, kiel poleno. Ĉe transplantado de organoj kaj ostoj, necesas imunosupresava (imunsubprema, malfortiga je la imunsistemo, per medikamentoj) traktado, por eviti la elĵeton de fremdaj histoj.

La imunologio ankaŭ esploras la aŭtoimunajn malsanojn, ĉe kiuj la imuna sistemo atakas la proprajn histojn kvazaŭ ĝi estus fremda korpo.