Inĉon

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Incheon
Inĉon (Koreio)
DEC
Red pog.svg
Hangeŭlo 인천 광역시
Ĉina skribo 仁川廣域市
Reviziita transskribo Incheon Gwangyeoksi
McCune-Reischauer Inch'ŏn Kwangyŏksi
v  d  r
Information icon.svg

Inĉon (aŭ Incheon; koree 인천) estas milionurbo, universitata urbo, marhaveno kaj la tria plej granda urbo en Sud-Koreio.

Enhavo

Geografio [redakti]

Inĉon troviĝas sur ebenaĵo laŭ la Flava Maro en nordokcidenta parto de la lando.

Historio [redakti]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis en 475. La nuna loknomo uziĝas ekde 1413. La moderna haveno fondiĝis en 1883. En 1950 granda batalo okakis por la urbo. En 2007 Inĉon deklaris sin "angla urbo", ĉar la urbo bezonas parolantojn de la angla lingvo. Tio estas moderna lingvolerna kampanjo.

Klimato [redakti]

Inĉon havas kontinentan klimaton. Jare pluvas pli, ol 1100 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter junio-septembro. Tiam la temperaturo varias inter 20-28 °C, en vintro tio estas sub frostopunkto.

Trafiko [redakti]

Inĉon havas internacian flughavenon kaj grandan havenon. La kontaktoj trajne kaj voje estas bonaj. En la urbo metroo kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Placo en Inĉon

Ĝemelurboj [redakti]