Inĝeniero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inĝeniero (aŭ inĝenieriisto) estas science instruita profesiulo pri teknika fako. Li praktike aplikas la scion de inĝenierarto, kiu siavice aplikas la scion de naturakibernetika scienco. Foje oni parolas pri inĝenierio,

Oni distingas inter diversaj branĉoj de inĝenierarto, precipe:

  • Statika inĝenierarto okupiĝas pri la konstruado de domoj, turoj, pontoj kaj similaj. Statika inĝeniero kunlaboras kun, sed ne (nepre) estas identa kun arĥitekto, kiu planas konstruaĵon precipe el la vidpunkto de utileco kaj beleco.
  • Maŝinkonstrua inĝenierarto okupiĝas pri la konstruado de maŝinoj kun moviĝantaj partoj.
  • Aviadila inĝenierarto okupiĝas pri ka konstruado de flugantaj maŝinoj. Ĝi nun ofte estas kunigata kun la kosmo-vetura inĝenierarto.
  • Elektra inĝenierarto traktas la konstruadon de elektraj aparatoj. Foje oni distingas ĝin de la elektronika inĝenierarto, kies kampo estas la aktivaj (amplifaj) kaj oscilantaj elektraj konstruaĵoj.
  • Komputika inĝenierarto estas la plej nova inĝeniera disciplino; ĝia objekto estas la programado de komputiloj kaj ĉio rilata al ĝi.

La vorto inĝeniero venas de la franca vorto ingenieur [eĵenJER]. Ĝi estis unue uzita pri la franco Sébastien Le Prestre de Vauban, fortikaĵisto de Ludoviko la 14-a. La milita inĝenierarto (konstruado de fortikaĵoj, atakvojoj aŭ pontoj, ktp.) estas france nomata génie. Ne-milita inĝenierarto nomiĝas civila inĝenierarto.

Listo de inĝenieroj