In Case of Emergency

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ICE

La kunlaborantoj en ambulanco ofte rimarkis, ke kiam okazas akcidento, ili ne trovas la nomon de la informenda persono en la telefonaparato de la vundito. Bob Brotchie, ambulancisto el Cambridge en Britio lanĉis en 2005 la ideon, ke ĉiu persono uzu la kodon ICE: In Case of Emergency = en kazo de urĝo. Tio ege utilas kaj eĉ facilas en la landoj kie oni uzas la anglan ĉu kiel gepatra lingvo ĉu kiel tre uzata lingvo. Ne tiom ĉe aliaj landoj kie oni ne komprenas tiun mallongigon aŭ eĉ kien ne alvenis tiu kampanjo.

Iu posedanto de poŝtelefono devas meti en sian kontaktoliston sub la literoj ICE la nomon de la persono, kiun la ambulancistoj, policistoj, fajrobrigadistoj devos informi pri iu akcidento. Povas esti telefonnumeroj de pluraj personoj: ICE1, ICE2, ICE3...

Kiam vundito ne plu povas paroli....