In Flanders Fields

El Vikipedio, la libera enciklopedio

In Flanders Fields estas poemo de la kanada milita kuracisto kaj poeto John McCrae (naskiĝis la 30-an de novembro 1872, mortis la 28-an de januaro 1918). La finan version li verkis la 8-an de decembro 1915.

McCrae mortis dum la Unua Mondmilito, laboranta en lazareto, pro pneŭmonio kaj encefalito.

La originala poemo[redakti | redakti fonton]

La Clan McRae Roll of Honour 1914-18 apud la skota kastelo Eilean Donan, kun kelkaj linioj el In Flanders Fields

In Flanders fields

In Flanders fields the poppies blow
Between the crosses, row on row
That mark our place; and in the sky
The larks, still bravely singing, fly
Scarce heard amid the guns below.
We are the dead. Short days ago
We lived, felt dawn, saw sunset glow
Loved, and were loved, and now we lie
In Flanders fields.
Take up our quarrel with the foe:
To you from failing hands we throw
The torch; be yours to hold it high.
If ye break faith with us who die
We shall not sleep, though poppies grow
In Flanders fields.

Traduko en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En flandraj kampoj

En flandraj kampoj papavoj floras
inter la krucoj kiuj deĵoras,
en vicoj ili pri ni memoras
dum alaŭdoj supre flugas plue,
ne aŭdeblaj pro pafiloj sube.
Ni antaŭ tagoj ĉi tie mortis
Vidinta kion suno alportis
Amitaj, amintaj, nun kuŝas ni
En flandraj kampoj.
Malamikojn sendu al la morto
Dum ni pereintoj al vi donas
La torĉon por alte porti.
Se vi perfidas nin mortintojn,
ni ne dormos, eĉ se floros papavoj
En flandraj kampoj.
(Traduko: Lode Van de Velde)

La rolo de la papavoj (poppies)[redakti | redakti fonton]

Papavo estas pionira specio kies semoj povas resti dum jaroj sur la tero kaj nur ekfloras kiam ĉiuj aliaj ĉirkaŭaj plantoj estas for, ekzemple kiam la grundo estas trafosita kaj miksita kun ŝtonaĵoj. Tia estis la situacio en la tranĉeoj dum la Unua Mondmilito kaj McCrae certe vidis multajn papavojn florantajn verkante la poemon.

Estas ankoraŭ alia signifoj de la papavoj. Iuj specioj estas uzataj por produkti opion kaj morfinon. Morfino estas dormiga kaj analgeza drogo, uzita por mildigi la doloron de la vunditaj soldatoj.

Krome, la aspekto de la floro estas simbola : la folietoj estas ruĝaj kiel la sango de la viktimoj, la interno estas nigra, koloro de funebro kaj en la kerno videblas krucformo, nome kristana simbolo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • VERLEYEN, Herwig, In Flanders Fields: het verhaal van John McCrae, zijn gedicht en de klaproos, De Klaproos, 1992. ISBN 90-5508-001-2 (en nederlanda lingvo; esperanta versio "En flandraj kampoj" aperis en 2015 ĉe Flandra Esperanto-Ligo).
  • Wśród Flandrii pól kwitnący mak (pola traduko)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]