In Salah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

In Salah (bona puto) estas oaza komunumo en centra Alĝerio, kun ĉ. 22.000 loĝantoj. Ĝi estis grava loko apud kruciĝoj de la saharaj karavanvojoj. Nun oni eksportas daktilojn.

La oazo konsistas el 4 muroĉirkaŭitaj komunumoj (ksar), en kiuj staras purpuraj aŭ ruĝaj brikodomoj.