In memoriam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 03:58, 20 mar. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

In memoriam estas fiksitaj latinaj vortoj, kiuj laŭvorte signifas en memoronpor memoro kaj kiuj estas uzataj en senco postmorte, ekzemple dum donado de honorigoj kaj ordenoj al jam mortintaj personoj. La honorigo in memoriam estas ofta okaze de soldatoj, policistoj, fajroestingistoj ktp., kiuj pereis dum plenumado de la deĵoro. Kelkaj landoj havas eĉ specialajn honorigojn kaj ordenojn, kiuj estas donataj nur in memoriam, pro ofero de la propra vivo. Formo de honorigo havas ankaŭ ilia postmorta avanco en pli altan rangon. Postmorte povas esti donitaj ankaŭ ekzemple akademiaj titoloj.