Inano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
InannaInano/Ishtaro sur la 'Inano Vazo'. La Vazo estas de ĉirkaŭ 2. mil jaroj antaŭ la nuna epoko

Inano estas la sumera diino de seksa amo, fekundeco kaj milito. Alternativaj nomoj inkludas (en la sumera lingvo) Innin, Ennin, Ninnin, Ninni, Ninanna, Ninnar, Innina, Ennina, Irnina, Innini, Nana kaj Nin. Estas sugestita ke la plej malnova formo de ŝia nomo estas Innin (DINNIN) kaj ke Ninni, Nin-anna kaj Irnina estis origine sendependaj diinoj. Ŝia akada samulo estas Iŝtaro.