Incendio en hotelo "Rossija" (1977)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hotelo "Rossija", unu el la plej grandaj en la mondo

Incendio en hotelo "Rossija" okazis la 25-an de februaro 1977 en Moskvo. La incendio komenciĝis ĉe la supraj etaĝoj de la plej granda hotelo de Moskvo - hotelo "Rossija" ("Rusio").

Dum la incendio pereis 42 homoj, ankoraŭ 52 estis suferintoj. Pli ol mil homoj estis savitaj el brulanta konstruaĵo (Norda turo).

Incendio[redakti | redakti fonton]

La incendio komenciĝis vespere (je 21:23) sur la 13-a etaĝo. Pli ol 50 homoj informis pri ekbrulo kaj fumigo. Je la 10-a horo apud la hotelo estis jam 56 fajrobrigadaj aŭtomobiloj. Poste alvenis kelkaj el Moskva provinco. Ĝis la 12-a etaĝo estis etendita speciala stuparo, farita el kelkaj aliaj, pro tio estis savitaj 43 homoj (el tiuj, kiuj provis malsupreniĝi per enaj stuparoj, plimulto pereis pro asfiksio[1].

Entute pereis 42 homoj (12 virinoj kaj 30 viroj). Suferis 52 homoj (inter ili 13 fajroestingistoj). Dum la incendio forbrulis pli ol 100 modernaj hotelaj ĉambroj.

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Tuj post la incendio estis fondita speciala komisiono por esplorado de kialoj de la akcidento. Laŭ ĝia konkludo, la incendio estis kaŭzita de nemalŝaltita lutilo; tamen, plej ĝuste la kialo ne estis definita.

Du homoj estis oficiale kulpigitaj pro rompigo de kontraŭincendiaj reguloj.

En literaturo[redakti | redakti fonton]

Al fajroestingistoj kunlige kun ĉi tiu incendio estis dediĉita beletra ruslingva romano "Granda incendio" (ruse Большой пожар) de Vladimir Sanin, eldonita en 1986.

Referencoj[redakti | redakti fonton]