Incensa junipero
|
|
||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Juniperus thurifera en Prádena de la Sierra (Provinco Segovio, Hispanujo)
|
||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
|
|
||||||||||
| Juniperus thurifera L. |
||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||
Incensa junipero ( Juniperus thurifera ) estas palearkta specio de junipero hejme en la montaroj de la okcidenta Mediteranea regiono, ekde suda Francujo ( inkluzive Korsiko ) tra orienta kaj centra Hispanujo ĝis Maroko kaj loke en norda Alĝerio [1][2]. La latina specia adjektivo thurifera signifas « portante incenson ».
Enhavo |
[redakti] Priskribo
Ĝi estas granda arbedo, aŭ arbo atingante altecon de 6-20 m, kun trunko kun diametro de ĝis 2 m kaj kun larĝa konusa, sfera aŭ neregula arbokrono. La foliaro estas forte aroma, kun spic-rezina odoro. La folioj prezentas du formojn, junaĝajn pinglecajn foliojn kun longeco de 8-10 mm ĉe ĝermoplantoj, neregulajn ĉe plenkreskaj plantoj, kaj plenkreskajn skam-foliojn kun longeco de 0,6-3 mm ĉe pli aĝaj plantoj; ili estas aranĝitaj je kontraŭaj duopoj. Incensa junipero estas dioika kun apartaj masklaj kaj inecaj plantoj. La strobiloj estas berecaj, kun diametro de 7-12 mm, blu-nigraj kun blankec-vaksa lanugo. Ili entenas 1-4 semojn kaj maturiĝas dum ĉirkaŭ 18 monatoj. La masklaj strobiloj longas 3-4 mm, kaj eligis siajn polenojn fru-printempe [1][2][3][4].
[redakti] Taksonomio
Estas du varioj, konsideraj kiel diferencaj de iuj aŭtoroj [1][3], sed ne de aliaj [2] :
- Juniperus thurifera var. thurifera. Hispanujo, Francujo. Maturaj strobiloj 8-12 mm, kun 2-4 semoj.
- Juniperus thurifera var. africana Maire. Maroko, Alĝerio. Maturaj strobiloj 7-8 mm, kun 1-2 semoj.
[redakti] Uzado
La ligno, tre aroma, praktike ne putreblas. Tradicie ĝi estis uzata por la produktado de incenso, kiel brulligno, aŭ por fari vitejajn palisetojn.
[redakti] Konservado
Entute, la specio ne estas konsiderata kiel endanĝerigita. Ĝi havas sanan populacion en Hispanujo [5]; tamen la afrika populacio estas minacata de severa tropaŝtiĝo, ĉefe de kaproj, kaj estas listigita kiel endanĝerigita [1][3].
[redakti] Vidu ankau
[redakti] Referencoj kaj eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Adams, R. P. (2004). Junipers of the World. Trafford. ISBN 1-4120-4250-X
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Farjon, A. (2005). Monograph of Cupressaceae and Sciadopitys. Royal Botanic Gardens, Kew. ISBN 1-84246-068-4
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Ecology and conservation of Juniperus thurifera Juniperus thurifera website
- ↑ Gymnosperm Database: Juniperus thurifera
- ↑ Conifer Specialist Group (1998). Juniperus thurifera. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 12 May 2006.