Independent Labour Party

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Independent Labour Party (Nedependa laboristara partio, aŭ ILP) estis socialista politika partio en Britio ekde 1893, fondita de socialistoj kiuj estis malkontentiĝintaj de la ĝis-tiama dependeco de laboristara politikistoj je la Liberala partio. Notindaj membroj kaj estroj de la partio estis Keir Hardie, Bruce Glasier, Phillip Snowden kaj Ramsay MacDonald. Ĝi poste havis necertan rilaton kun la Brita Laborista Partio.

Radikoj

Dum la plejparto de la 19-a jarcento, laboristaraj politikistoj en Britio ĝenerale dependis de la progresema Liberala partio kaj alianciĝis kun tiu partio por antaŭenigi laboristarajn celojn. Tamen, sindikatistoj kaj aliaj socialistoj malkontentiĝis ĉar la Liberaloj estis iom burĝaj kaj ne multe prioritatigis laboristaran politikon.

En 1892, tri socialistoj estis senpartie elektita: Keir Hardie en South West Ham, John Burns en Battersea kaj Havelock Wilson en Middlesbrough. Ĉe kongreso en Bradford en januaro 1893, fondiĝis la ILP. Ĝiaj celoj estis tute socialistaj - ekzemple, ĝi celis 8-horan labortagon, socialan monhelpon, kaj senpagan lernejojn kaj universitatojn. La ILP ĉiam penis alianci kun sindikatoj, sen tro ĝeni pri ideologio, anstataŭ alianci kun ideologiaj organizaĵoj kiel komunista partio.

Progreso

En balotado de 1895, 28 homoj kandidatis, kaj neniu sukcesis. Eĉ malgajnis Keir Hardie sian parlamentanecon.

En 1900, la ILP kunfondis la Labour Representation Committee (Komitato por reprezentado de laboristado). En la balotado de 1900, du el 15 parlamentanaj kandidatoj sukcesis: Keir Hardie kaj Richard Bell. Bell poste kandidatis kiel Liberala partiisto.

Kiam establiĝis la Laboristara partio en 1906, la ILP tuj filiiĝis al ĝi. En 1906, 29 el 50 kandidatoj sukcesis. La Laboristara partio daŭrigis ĝian sukceson ĝis 1922, kiam ĝi fariĝis la dua partio en brita parlamento. Tamen, en tiu periodo multaj ILP-membroj forlasis la organizaĵon pro la singardemo de la Laborista partio kaj fondis la britan socialistan partion.

En 1914, kiam komenciĝis la unua mondmilito, okazis malakordo inter la ILP kaj la Laboristara partio. La ILP estis ĉiam pacista, sed la Laboristara partio apogis militon kaj rekrutigis soldatojn. Kelkaj ILP politikistoj forlasis la ILP pro ĝia pacismo, kiel George Nicoll Barnes, J. R. Clynes, James Parker, George Wardle kaj G. H. Roberts. Aliaj restis fidelaj: Ramsay MacDonald rezignis kiel estro de la parlamenta Laboristara partio; Keir Hardie, Philip Snowden, W. C. Anderson kaj aliaj daŭris kontraŭi la militon, la registaron, kaj la por-militajn politikistojn de la Laboristara partio. Tamen, post milito, la du partioj re-alianciĝis.

Falo

Kiam la Laboristara partio unue fariĝis registara partio en 1924, la ILP havis 37 laboristarajn parlamentanojn, kaj kontraŭis la registaron kiam ilia politiko malsamis. Ĝis 1932, la du partioj disiĝadis, kaj en 1932 la ILP forlasis la aliancon. Ĝi tiam havis 5 nedependecajn parlamentanojn. Poste, ĝi malgajnis 75% da siaj membroj. Ĝi restis pli socialista, kaj pli radikala, ol la Laboristara partio, sed plejparte malgajnis ĝian influon. Eĉ dum la dua mondmilito, la ILP ankoraŭ havis influon, kaj kontraŭis la militon. Sed en 1945 ĝi havis nur 3 parlamentanojn, kiuj ĉiuj forlasis la ILP por la Laboristara partio en 1947.

La ILP daŭris ekster la Laboristara partio ĝis 1975. Ĝi kontraŭis atombombon, apogis laboristan regadon, kaj kampanjis kontraŭ koloniismo. En 1975, ĝi renomiĝis Independent Labour Publications (Nedependaj laboristaraj eldonaĵoj) kaj fariĝis socialista grupo ene la Laboristara partio.

Estroj

  • 1893-1900: Keir Hardie
  • 1900-1903: J. Bruce Glasier
  • 1903-1906: Philip Snowden
  • 1906-1909: J. Ramsay MacDonald
  • 1909-1910: F.W. Jowett
  • 1910-1913: W.C. Anderson
  • 1913-1914: J. Keir Hardie
  • 1914-1917: F.W. Jowett
  • 1917-1920: Philip Snowden
  • 1920-1923: Richard C. Wallhead
  • 1923-1926: Clifford Allen
  • 1926-1931: James Maxton
  • 1931-1934: Fenner Brockway
  • 1934-1939: James Maxton
  • 1939-1941: C.A. Smith
  • 1941-1943: John McGovern
  • 1943-1948: Bob Edwards
  • 1948-1951: David Gibson
  • 1951-1953: Fred Barton
  • 1953-1958: Annie Maxton
  • 1958-1961: Fred Morel
  • 1962-1971: Emrys Thomas
  • 1971-1975: ???

Notoj

Ĉi tiu artikolo estas bazita sur ĝia angla versio.

Vidu ankaŭ