Indiĝenaj Dialogoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Indiĝenaj Dialogoj
organizaĵo
Komenco 1998
vdr

Indiĝenaj Dialogoj (ID) estis internacia projekto celanta fortigi la povon de organizoj de indiĝenaj popoloj interkomuniki mondskale, flue, kaj malmultkoste.

ID disponigis konektadon per interreto kaj organizis kursojn de Esperanto kiu havas peradan funckion[1]. Oni elektis Esperanton anstataŭ la angla lingvo aŭ alia granda nacia lingvo pro ĝia internacieco kaj relativa facileco de lernado, kaj ankaŭ ĉar ĝin fortigas centjara movado kaj uzado. Plue, la relativa simileco de Esperanto al iuj grandaj eŭropaj kaj hindeŭropaj lingvoj faciligas la postan lernadon de lingvoj nuntempe gravaj regione kaj tutmonde, kiel la angla, hispana, kaj rusa lingvoj.

La projekton iniciatis en 1998 kaj Sylvain Lelarge de Nederlando kaj José Carlos Morales, indiĝeno de brunka popolo en Kostariko[2] kaj prezidanto de la Monda Konsilio de Indiĝenaj Popoloj (WCIP)[3]. Indiĝenaj Dialogoj okazigis du tutmondajn kursojn kaj kvin regionajn de 1999 ĝis 2001, kun reprezentantoj el pli ol dudek popoloj. Ĝin subvencis diversaj internaciaj organizoj, bankoj, naciaj registaroj kaj privataj individuoj[4].

En la jaro 2000 Universala Esperanto-Asocio (UEA) pruntedonis al la prizorgantoj de la projekto 40 000 guldenojn (ĉ.18 000 eŭro), por ke la projekto ne bankrotu atendante ŝtatan subvencion, kies ricevo ŝajnis certa. Tamen la atendita subvencio de la nederlanda ŝtato neniam estis donita, kaj la projekto iom post iom ĉesis ekzisti. En 2006 la estraro de UEA decidis priskribi la prunton. La interreta informilo de la projekto indiĝenaj popoloj (PIP) "La Kalumeto" ĉesis aperadi depost 2013.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Pri la "Lingvopolitikaj Pozicioj" de TEJO, Literatura Foiro, p. 378, n-ro 320, decembro 2022.
  2. (es) Angela Meentzen, ONU: Diálogo con José Carlos Morales, miembro del Mecanismo de Expertos del Consejo de Derechos Humanos (UN: Dialogo kun José Carlos Morales, membro de la Eksperto-Mekanismo de la Konsilio pri Homaj Rajtoj), Servindi.org, retejo specialigita pri promocio de interkultura dialogo pri temoj de indiĝena kaj media intereso.
  3. (en) World Council of indigenous peoples: WCIP president addresses ICC
  4. (en) Indigenous Dialogues, Academic Kids

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]