Indiana Asteroid Program

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Indiana Asteroid Program (angaĵo por "Indianaa Programo pri asteroidoj") estas programo de fotografiaj observadoj de la asteroidoj, farita per astrofotilo kun objektivo de Cooke elde la Observatorio Goethe Link apud Broklino (Indianao). Tiun programon iniciatis la usona astronomo Frank K. Edmondson de la Universitato de Indianao en 1949 ĝis 1967. La programo ĉesis kiam la luma poluo de la proksima urbo Indianapolis malebligis la fotadojn kun longaj eksponoj.

Tiu-ĉi programo havis kvar celojn :

  • retrovi asteroidojn, kiuj estis malproksimaj de la antaŭkalkulitaj lokalizoj ;
  • fari novajn orbitajn kalkulojn kaj revizi la malnovajn ;
  • precizi la magnitudojn kun precizo de 0,1 magnitudo ;
  • ekzerci lernantojn.

La teleskopo de 91 cm de la observatorio montriĝis ne taŭga por la serĉo de asteroidoj. James Cuffey sukcesis akiri daŭran prunton de objektivo de 10 coloj (25,4 cm) el la Universitato de Cincinnati. Muntita en barako proksime de la observejo, la instrumento kun prunteprenita objektivo permesis ĉiujn malkovrojn de la programo.

En 1958, la programo produktis 3 500 fotojn montrantaj 12 000 asteroidojn, permesis kalkuli ĉirkaŭ 2000 ekzaktajn lokalizojn, publikigitaj en la Minor Planet Circular kaj malkovrigis 119 asteroidojn. La lasta malkovraĵo estis 30718 Records[1], malkovrita en 1955 sed nomita nur en 2008 kiam ĝia orbito estis kalkulita kaj konfirmita.

La preskaŭ 7000 fotaj platoj produktitaj de la programo estas nun arkivitaj en la Observatorio Lowell.

Notoj kaj referencoj

  1. JPL Small-Body Database Browser 30718 Records (1955 RB1) (angle)

Eksteraj ligiloj