Indiana Jones kaj la Templo de Pereo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Indiana Jones kaj la Templo de Pereo
oficiala usona afiŝo
oficiala usona afiŝo
Originala titolo Indiana Jones and the Temple of Doom
Produktadlando Usono
Filmita en Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 23-a de majo 1984
Daŭro 114 minutoj
Ĝenro aventuro
Kameraado Q1252526
Reĝisoro(j) Steven Spielberg
Produktisto(j) Steven Spielberg kaj George Lucas
Scenaro George Lucas (originala historio)
Willard Huyck
Gloria Katz
Muziko John Williams
Ĉefrolantoj
Distribuo Universal Pictures (Usono)
[Summit Entertainment (Internacia)
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

Indiana Jones kaj la Templo de Pereo (originala angla titolo: Indiana Jones and the Temple of Doom) estas usona kineja filmo farita en 1984 reĝisorita de Steven Spielberg metanta ĉe la ekrano kiel heroon la aktoron Harrison Ford. Ĝi estas la dua parto de serio de filmoj centritaj sur la fikcia persono Indiana Jones, juna usona arkeologo, kiu dum sia serĉo de raraj historiaj objektoj envolviĝas en apenaŭkredeblaj aventuroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La filma historio disvolviĝas dum la jaro 1935, do unu jaron antaŭ la okazaĵoj de la unua kineja filmo pri la juna usona arkeologo Indiana Jones, kaj komenciĝas en nokta kluboen Ŝanhajo, kie Indiana Jones provas negoce ekhavi escepte grandan diamanton de la ĉina krimulo Lao Ĉe. La komerco ne disvolviĝas sukcese: Indiana Jones trinkas el venenigita kaliko, kaj la krimulo mortpafiĝas. Por savi sin de morto per veneniĝo, la juna arkeologo provas de la morta krimulo preni kontraŭvenenon, kaj ekigas ĥaosan interbatalon en la klubo. Fine li sukcesas fuĝi kun la kantistino Wilhelmina „Willie“ Scott, kiu prenis la kontraŭvenenon, en aŭto stirita de la ĉina knabo Shorty, kaj estas persekutata de la venĝemaj kunlaborantoj de Lao Ĉe.

Per aviadileto la arkeologo kun la kantistino kaj la ĉina knabo provas vojaĝi al la urbo Delhio en Barato, sed ne konscias ke la aviadilo estas parto de la propraĵo de Lao Ĉe. Dum la aventurista triopo ripozetas, la du pilotoj direktigas la aviadilon al montaro, malplenigas la benzinujon kaj forsaltas per la solaj du paraŝutoj de la aviadilo. La kantistino, vekiĝinta, rimarkas la danĝeron kaj vekas la arkeologon, sed ne eblas eviti la pereon krom per forsalto de la triopo el la aviadilo per blovebla boateto. Nekredeble, ili sane surteriĝas en la neĝo, en la boateto skiadas montosuben kaj de tie sur sovaĝan riveron. Borde de la rivero, meze de la ĝangalo, ili alvenas al barata vilaĝo, kies enloĝantoj petegas pri helpo: la vilaĝa puto sekiĝis, la infanoj rabiĝis kaj la sankta Ŝankara-ŝtono de la vilaĝo same. Kaŭzo estas reviviĝinta kulto pri morto en proksima palaco. Nokte alvenas knabo fuĝinta el la palaco, transdonas al Inidiana Jones misteran hinduisman pergamenton, kaj pro troelĉerpiĝo mortas en la brakoj de la arkeologo. Indiana Jones decidas kun Willie kaj Shorty vojaĝi al la palasto kaj malkovri ties sekreton.

En la palaco la triopo invitiĝas al festeno kun la tre juna reganto, kiu deklaras ne kredi iujn kultajn mortigajn ritojn en sia rezidejo. Dum la sekva nokto Indiana atakiĝas per atenculo, sed kun la du kunuloj fuĝas tra tunelo plena je kaptiloj, kaj alvenas en subtera templo, kie ĵus viro vive estas mortoferata al la diino Kali. La kruela templa popolo jam havas tri el la kvin Ŝankara-ŝtonoj, kaj la rabitaj infanoj en la subtera minejo fosas serĉe al la restaj du, ĉar la ŝamano Mola Ram, estranta la kruelajn ritojn, per la kvin ŝtonoj strebas atingi la regadon pri la mondo.

La triopo malkovriĝas, kaj la arkeologo perfortiĝas trinki nervan venenon, kiu igas la viktimon senvola marioneto de la kulto. La kantistino dume mortoofere estu mallevata en kaĝo en la ardantan lafon, kaj la ĉina knabo kiel sklavo estas portata en la diamantan minejon. La knabo tamen sukcesas fuĝi, kaj liberigi la arkeologon el sia venena tranco. Indiana savas la kantistinon kaj prenas la tri Ŝankara-ŝtonojn. La tripo saltas en minejan ĉaron kaj fuĝas per furioza surrela veturo tra la minejo. Malgraŭ persekuto de la templa popolo kaj inundiĝo de mineja tunelo ili sukcese fuĝas el la malbenita monto.

Ekstere ili plufuĝas sur pendoponto super abismo, plu persekutite de la templa popolo. Aliflanke de la ponto tamen atendas la malica ŝamano Mola Ram kun pliaj militistoj. Indiana ne vidas alian eliron ol detrui la ponton, sur kiu troviĝas li kaj siaj du amikoj, la ŝamano kaj multaj malamikaj militistoj. Multaj militistoj falas en akvon plenan je krokodiloj funde de la abismo. En spektakla lukto la arkeologo venkas la ŝamanon, kaj tiumomente britaj soldatoj venas je helpo kaj forpelas la restajn templajn militistojn. La herooj kun la savita Ŝankara-ŝtono kaj la liberigitaj infanoj revenas al la ĝangala vilaĝo kaj tie festene akceptiĝas.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

La opinioj pri la filmo estas tre dividataj: iuj ŝatantoj de la kompleta serio opinias la filmon la plej bona, aliaj la plej malsukcesa el la ĝis nun kvar kinejaj filmoj. Kontraste al la pli komplikaj unua kaj tria filmoj de la serio, tiu ĉi dua seriaĵo estas plena je spektaklaj persekutoj kaj bataloj, sed kulture pli simpla. Aparte la laŭ multaj trosimpligita prezento de la barataj vilaĝanoj forte kritikiĝis. En intervjuo videbla en oficiala akompana dua lumdiskego kun aldona materialo pri la filmo, la reĝisoro Steven Spielberg mem nomas la filmon "ne tre sukcesinta".

Tamen ĝi multfoje premiiĝis dum la jaro 1985, inter alie per la Akademia Premio por specialaj efikoj kaj per premio por junaj aktoroj por Jonathan Ke Quan, la aktoro rolanta la ĉinan knabon Shorty, en Usono, per la filma premio Jupitera en Germanio kaj premio de la Brita Akademio pri Filma kaj Televida Arto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]