Oni proponas alinomi la artikolon «Indianapolo» al «Indianapolis». Atentu: la celpaĝo «Indianapolis» jam ekzistas. Se ĝi enhavas ion alian ol nur unu version kun alidirektilo al la malnova nomo, tiam nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu.
Indianapolis estas la tria plej granda urbo en la Mezokcidento de Usono.
Ĝi estas la dua ŝtatĉefurbo laŭ la nombro de homoj, kiuj loĝas tie.
Ankaŭ, ĝi estas la dek-tria usona urbo laŭ la nombro de homoj, kiuj loĝas tie.
Historio
Indianapolis estis fondita kiel ŝtata ĉefurbo en 1821 per akto de la Indianaa Ĝeneral-Asembleo. Antaŭ sia oficiala fondado, Indianapolis estis maldense koloniita marĉo. La unua eŭrop-devena kolonianto estis verŝajne George Pogue, kiu faris ŝtipokabanon ĉe la Blanka Rivero, en kio estas nune mezurba Indianiapolis.