Indico
Laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro, la vorto indico havas diversajn signifojn:
- En presarto, temas pri preciziga kromteksto (precipe numero, literoj) en simbola formulo lokita apud baza simbolo supre aŭ malsupre, kaj dekstre aŭ maldekstre: en la skribaĵoj H2O, a1, a2, ... an+1 ĉiu el la nombroj kaj la esprimo n+1 estas suba indico; en PIV-aj kapvortoj la numeron de la Oficiala Aldono oficialiginta la vorton indikas supra indico.
- Laŭ la lingvouzo de komputiko, en programlingvoj, temas pri esprimo indikanta la numeron de elemento de tabelo en la koncerna dimensio ― linion (horizontalon), kolumnon (vertikalon), paĝon ktp: en C la indicoj aperas inter ortaj krampoj, kiel en a[i,j+1].
- En fakula ĵargono de matematiko temas pri elemento (de familio, vico, aŭ matrico) en ĝia fonto-aro: vicoj estas familioj kun entjeraj indicoj; la termoj de konstanta vico ne dependas de la indico; la indicoj de matrico konsistas el entjeraj duopoj; la indico de matrica elemento (la indico, kies bildo ĝi estas). Vidu ankaŭ: termo.
- Laŭ la lingvouzo de ekonomiko, fiziko, kemio kaj medicino, temas pri nombro, plej ofte kvociento, ricevita per serio da observaĵoj, karakterizanta substancon, procezon aŭ fenomenon: ekzemplo de fiziko estas la refrakta indico (kvociento de la sinuso de la incida angulo per la sinuso de la refrakta angulo); ekzemplo de ekonomiko estas la vivkosta indico. Laŭ ekzemple Sergio Pokrovskij, alternativa nomo por tiu nocio estus indikilo; tio klaras en la ekzemplo ke la indico Nikkei estas barometro de la Tokia borso, en kiu indico kompariĝas al la indikilo de aerpremo/vetero.
- En iom arkaiĝinta lingvouzo temas pri sinonimo al la vorto indikaĵo: trompaj indicoj; tiu ruĝiĝo estis la indico de lia konfuzo; oni trovis indicojn de lia krimo.
Ekzemploj
- Refrakta indico
- Korpomasa indico
- Konsumpreza indico
- Pearl-indico
- Velboata indico
- Korpovolumena indico
- Harmonia konsumpreza indico HVPI
- Indico de homa disvolviĝo
- Indico de perceptata korupto