Individua nomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vortospecoj

Individua nomoplena nomo estas la plena nomo de individua persono. Nuntempe, ĝi en la plej multaj kulturoj kaj landoj konsistas el persona nomo (kelkfoje baptonomo, donita nomo, antaŭnomo) kaj familinomo. Ofte estas, apud oficiala nomo, alnomo kaj ĉjonomonjonomo. Pro artemo aŭ kaŝemo, kelkaj verkistoj decidas uzi plumnomon.

Diversaj kulturoj havas regulojn por individuaj nomoj. Ili ofte zorgas pri heredo de nomo de gepatroj, aŭ de edzoj.

Listoj de individuaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Personaj nomoj en la mondo[redakti | redakti fonton]

En maldensaj socioj homo ofte havas nur unu nomon. Tiu nomo povas origini spontane, pro okazintaĵo eksterordinara. Bonajn ekzemplojn oni povas vidi en la filmo "Dances with Wolves" (Dancas kun lupoj). Ofte havi nomon signifas esti membro de la (malgranda) socio. La nomon oni povas ricevi post nasko (kristanisme, en bapto), post inico aŭ ŝanĝi post okazintaĵo.

Alia maniero estas kunmeti nomojn uzante du vortojn kaj fari nomojn tiamaniere. Ekzemple malnovaj ĝermanaj aŭ germanaj nomoj:

  • Fried-helm, Sig-bert, Sig-mar, Sieg-fied, Fried-rich, Hein-rich, Diet-rich, Rich-hard, Hart-mut, Hart-mann, Herr-mann, Mann-fred, Hel-mut, Gisel-her, Gisel-bert, Bert-hold, Bert-ram, Volk-mar, Volk-her, Wil-helm, Wil-fried, Fried-helm, Helm-mut

Alia maniero estas variigi radikon, ekzemple estas arabe kun la radiko-literoj H-M-D:

  • Muhammad, Mahmud, Hamid, Hammad, Ahmad.

Oni ankaŭ povas uzi malsamajn radiko-leterojn ĉiam per la egala modelo Mu- -a- -i-, ekzemple nomoj de kalifoj:

  • Mu'tasim, Muntasir, Musta'in, Muhtadi, Mu'tamid, Mu'tadid, Muktafi, Muqtadir, Muttaqi, Mustakfi, Muqtadi, Mustazhir, Mustarshid, Muqtafi, Mustanjid, Mustadi, Mustansir, Musta'sim, Mustansir, Mustakfi, Mu'tadid, Mu'tasim, Musta'in, Mustanjid, Mustamsik

Patronomo[redakti | redakti fonton]

Sed, se socio kompleksiĝas, tiu ne sufiĉas. Solvo estas uzi nomon de patro aldonante vorton signifantan "filo de" aŭ "filino de". Ekzemple en gaela lingvo (O', Mac), araba kaj hebrea (Ibn, Bin, Ben), ĝermana (-son, -sohn), slavaj (-oviĉ, -ić), turka (-oğlu).

Foje oni tradukas en Esperanto tiun partiklon per -id.

Rimarku, ke plej ofte oni ne uzas la nomon de la patrino, nur de la patro. Sed ekzistas ankaŭ patrinonomoj.

En la komenco, tiuj modeloj estas dinamikaj: la dua nomo de filo estis malsama ol tiu de lia patro. En societoj, kie familio akiris grandan havaĵaron kaj potencon, estis grava sciigi la familian rilaton inter gekuzoj, avoj kaj aliaj disaj parencoj. Tial la patronoma modelo fiksiĝis kaj nomo de patro aŭ iom mita praulo iĝis nomo de familio aŭ klano. Sed, ankoraŭ en Islando, modelo -son / -dottir estas dinamika, en la resto de mondo fiksa. En araba tiamaniere "Ibn" povas esti dinamika aŭ fiksa! En Rusio -oviĉ / -ovna ankoraŭ estas dinamika kaj oni uzas personnomojn kun patronomoj en la familiara lingvo, sed en la oficiala uzo havas ankaŭ familinomoj fiksaj (Ekzemple, Miĥail (personnomo) Sergejeviĉ ("filo de Sergio", laŭ lia patro) Gorbaĉov (fiksa familinomo). En la serbokroata lingvo -ić-ović estas fiksa. En la slavaj lingvoj familinomoj ŝanĝas kun genro. Vira -ov iĝas virina -ova kaj -ski iĝis -ska au -skaja. En almigraj landoj, kelkaj personoj viraj kun deveno slava havas familinomoj kun -ova aŭ -ska, ĉar ili enmigris kun patrino kaj burokrato ignoranta ne volis ŝanĝi familinomon.

Nomoj de deveno[redakti | redakti fonton]

Alia kutima metodo pri krei familinomojn estas deveno. Arabe tiu iĝis kun –i aŭ –aŭi. Ekzemple persona de Mekao iĝis Mekkaŭi aŭ persona de tribo Kureish, ke estas tribo de profeto Mohammed, iĝis Kureishi, ekzemple verkisto Hanif Kureishi. En la lingvoj ĝermanaj –er iĝis nomo de familio, ekzemple de Oppenheim venis la familio Oppenheimer kaj de Adenau Adenauer. Ĉar multaj judoj venis de urbetoj kun nomo –heim ("hejmo"), ricevante familinomo -heimer, en Novjorko heimy iĝis fivorto pri ofendi judojn. Mem en usona angla New York-anoj iĝis New Yorker. En Afganio -zai iĝis familinomo pri tribo, ekzemple: Karzai, Nurzai.

Nomoj de profesio[redakti | redakti fonton]

Aliaj rimedoj[redakti | redakti fonton]

En aliaj socioj, nomoj de infanoj ne estas nomoj vere, sed nombroj. Ekzemple ĉine:

  • I, Er, San, Si estas nomoj sed signifas unu, du, tri, kvar.

Ankaŭ la latinaj antaŭnomoj:

  • Quintus, Sextus, Septimius, Octavius, Nonus, Decimus estas kvina, sesa, sepa, oka, naŭa, deka.

Nekutimaj personaj nomoj[redakti | redakti fonton]