Individuisma anarkiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Benjamin Tucker, usona individuisma anarkiisto de la 19-a jarcento

Individuisma anarkiismo ampleksas "kelkajn tradiciojn" kiuj pretendas ke "individuistan konscion kaj la persekuton de memintereso ne restriktu iu ajn kolektiva korpo aŭ publika aŭtoritato." Individuisma anarkiismo subtenas privatan posedon (en plej parto de la teoriistoj), malkiel la sociala/socialista/kolektivista/komunitariana flankoj kiuj porpledas komunan posedaĵon. Individuisman anarkiismon subtenis homoj kiel Henry David Thoreau, Josiah Warren, kaj Murray Rothbard. William Godwin, konsiderita individuisma anarkiisto de iuj, proparolis bonfarecon sed ankaŭ defendis la sanktecon de "privata juĝo" por ĉiu individuo pri sia laboro kaj posedaĵo, kaj antaŭvidis progreseman raciecon, kiu rezultus je malpligrandiĝo kaj eventuala malapero de registaro.

Aŭtoroj kaj tendencoj[redakti | redakti fonton]

Filozofo Max Stirner, elstara frua individuisma anarkiisto de la 19-a jarcento.

Unu el la plej fruaj kaj plej bone konataj subtenantoj de individuisma anarkiismo estis Max Stirner, kiu verkis la libron La Egoo kaj Sia Propreco (1844), "fondan tekston" de la filozofio. La filozofio de Stirner estis "egoisma" formo de individuisma anarkiismo laŭ kiu la individuo faras tion, kio plaĉas al li/ŝi, ne rimarkinte Dion, ŝtaton, aŭ moralajn regulojn, kaj laŭ kiu socio havas neniun respondecon por siaj anoj. Al Stirner, rajtoj estis nerealaĵoj en la menso, kaj socio ne ekzistas sed "la individuoj estas ĝia realeco" – li subtenis posedaĵon kaj posedecon per potenco anstataŭ rajto. Stirner predikis memaserton kaj antaŭvidis "asociojn de egoistoj" kie respekto por senkonsidereco kunigus homojn. Li volis malkonstrui ĉiujn abstraktajn ideojn de la antaŭaj filozofoj. Tiu heroeca kontraŭfilozofio vere kontrastis kun la trista vivo de la aŭtoro, ĉefe dum la lastaj jaroj de lia vivo.

Malpli radikalan formon de individuisma anarkiismo porpledis la "Bostonaj anarkiistoj," usonaj individuistoj, kiuj subtenis privatajn posedaĵojn kaj la liberan merkaton. Ili porpledis la protekton de libereco kaj posedaĵo per privataj entreprenistoj, kaj ĝiris interŝanĝon de laboro por salajro, kvankam ili kredis, ke ŝtata monopola kapitalismo (difinita kiel monopolo financita de la ŝtato) ne plene rekompencas laboron. Eĉ inter la usonaj individuistoj de la 19-a jarcento, estis neniu monolita ismo, kiel ili malkonsentis inter si pri pluraj temoj, inkluzive de intelekt-posedaĵaj rajtoj kaj posedo kontraŭ posedaĵo de tero. Grava disiĝo okazis dum la malfrua 19-a jarcento, kiam Tucker kaj kelkaj aliuloj forlasis naturajn rajtojn kaj konvertiĝis al "egoismo," bazita sur la filozofio de Stirner. Iuj "Bostonaj anarkiistoj," kiel Tucker, sinidentigis kiel "socialista" – termino, kiu tiuepoke reprezentis vastan koncepton – per kio li signifis devoligon al solvi la "laboran problemon" per radikala ekonomika reformo. Nepost la ŝanĝo de la 20-a jarcento, la epokopinto de individuisma anarkiismo jam pasis, kvankam poste ĝin revivigis (kun kelkaj ŝanĝetoj) Murry Rothbard kaj la anarki-kapitalistoj de la meza 20-a jarcento, kiel parton de la pli vasta libertarianisma movado.

La eŭropaj individuistoj estis resume William Godwin, Max Stirner, la francoj Han Ryner, Émile Armand kaj la hispana Federico Urales. Ankaŭ la usona Henry David Thoreau reprezentas tiun tendencon. Pierre Joseph Proudhon estas konsiderataj de kelkaj fakuloj kiel individuista kaj de aliaj kiel intermeza punkto inter individuismo kaj kolektivismo. En Francio tiu tendenco estis grava ene kaj for de la ĝenerala anarkiisma movado en la jardekoj de la 1920-aj jaroj kaj 1930-aj jaroj.

La ĉefaj gravuloj kiuj helpis al la komprenon de la usona individuista tradicio inkludas na Josiah Warren, Benjamin Tucker, Lysander Spooner, Ezra Heywood kaj Victor Yarros, kiuj krome dediĉis sin al temoj kiel feminismo kaj libera amo, antaŭenirante je kelkaj jardekoj en la lukto por la libereco en tiuj kampoj.

La individuista anarkiistino Voltairine de Cleyre komencis sian evoluon en la cirklo de Benjamin Tucker kaj poste partoprenis en la Tumulto de Haymarket Square.

Ĝenerale plej parto de tiuj gravuloj elektis vojon diferencan kaj apartan disde la kolektivaj klopodoj de la organizita anarkiismo. Pro tio ili estis konsideritaj kiel herezuloj de tiu kaj foje pro tio kelkaj ne estis tiom memorigitaj. Tamen foje la samaj aktivuloj interesiĝis kaj eĉ samopiniis pri la tezo de la individuisma anarkiismo dum aktivulis en organizitaj movadoj.

Aŭtoroj gravaj historie[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informo[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

(en la hispana)