Indonezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Indonezio
Respubliko de Indonezio
Republik Indonesia

Flago de Indonezio

Blazono de Indonezio
Blazono de Indonezio
Detaloj Detaloj
Nacia himno: Indonesia Raya
Nacia devizo: Bhinneka Tunggal Ika (en la antikva java)
en Esperanto "unueco en diverseco"
Situo
suverena ŝtato • insulara lando • konstitucia respubliko • insula landoprezidenta respublikolando • historia neagnoskita ŝtato • unueca ŝtatorespubliko
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ĝakarto
Oficiala(j) lingvo(j) indonezia lingvo
Uzata(j) lingvo(j) indonezia, java kaj aliaj
Plej ofta(j) religio(j) islamismo (80%), kristanismo (8%): protestantismo (5%) kaj katolikismo (3%), hinduismo (2%), budhismo (1%) kaj aliaj (9%)
Areo 1.919.440 km² (la 16-a plej granda) km²
- % de akvo 4,85% %
Loĝantaro 234 693 997 (2007, takso) (2021)
Loĝdenso 134 loĝ./km²
Loĝantoj indonezianoj
Horzono pluraj +7 al +9
Interreta domajno id
Landokodo RI
Telefona kodo +62
Plej alta punkto Carstensz-piramido
Plej malalta punkto Hinda Oceano
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Prezidanto Susilo Bambang Yudhoyono
Ĉefministro Prezidanto Susilo Bambang Yudhoyono
Nacia tago 17-a de aŭgusto
Sendependiĝo 1945
Ekonomio
Valuto indonezia rupio (IDR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio mankas (vidu la tekston pri Indonezia Esperanto-Societo respektive Centro de Esperanto-Studoj)
vdr

Indonezio estas insula ŝtato en Sud-Orienta Azio, kiu etendiĝas sur kelke da pli grandaj insuloj – Sumatro, Javo, Celebeso, partoj de insuloj Borneo kaj Nov-Gvineo – kaj sur centoj de pli malgrandaj insuloj (krom aliaj la "insuloj de spico" – Molukoj).

Historio

Oni supozas, ke unuaj loĝantoj de indoneziaj insuloj devenis el BaratoBirmo. En la jaro 1890 estis sur Javo malkovritaj skeletkorprestaĵoj de la t.n. java homo, kies aĝo estis taksita preskaŭ al miliono da jaroj. Daŭra loĝigo de la hodiaŭa Indonezio estas datita en tempon ĉirkaŭ 3000 jaroj a.K., kiam ĉi tien venadis almigrintoj el suda Ĉinio kaj Sud-Orienta Azio. La unuaj almigrintoj el Barato venis en Indonezion komence de nia erao.

En la 7-a ĝis la 11-a jarcentoj ĉi tie dominis ŝtato Ŝriviĝajo kaj kultura influo de Barato, en la 13-a ĝis 16-a jarcentoj ŝtato Maĝapahito kaj forta islamigo. Samtempe ekde fino de la 16-a jarcento datiĝas nederlanda ekspansio, kiu rapide forŝovis portugalojn: 1621 establo de Batavio (Ĝakarto), 1641 konkero de Malako je Portugalio, pro kio Nederlando akiris en la regiono potenceman monopolon. Ĝis duono de la 18-a jarcento nederlandanoj pere de Nederlanda Orient-hinda Kompanio subpremis vicon da ribeloj kaj konkeris plimulton da teritorio de Javo (ili lasis ĉi tie nur du memstarajn sultanlandojn) kaj plimulton de pli malgrandaj insuloj, sur kiuj ili enpraktikigis monokulturojn de spico. Dum napoleonaj militoj dumtempe britoj alternis nederlandanojn (18011814). En la paso de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento nederlandanoj devis alfronti al nova vico de ribeloj, sed samtempe ili finis kolonigadon de la ceteraj insuloj (Nederlanda orienta Hindio). En la jaroj 19411945 la lando estis okupita de Japanio kaj kiam finiĝis la dua mondmilito, ĝi proklamis sendependecon. Nek unuigita nederlanda-brita interveno jam ne plu kapablis repacigi la reziston. Post longdaŭraj traktadoj (19461949, kiam krom alia en 1947 estiĝis federacio Unuiĝintaj ŝtatoj de Indonezio enkadre de Nederlanda-Indonezia Unio) fine la lando proklamis sian plenan sendependecon en la jaro 1949 kiel federacia Respubliko de unuiĝintaj ŝtatoj de Indonezio. Sed en la jaro 1950 estis akceptita dumtempa konstitucio kaj la lando unuigita en Respublikon Indonezio (plenigita per plebiscito en 1963). Kontraŭe Indonezio ne sukcesis malhelpi kreigon de Malajzio, kies teritorion ĝi pretendis (19631966 bojkoto de Unuiĝintaj Nacioj elflanke de Indonezio). En la jaro 1966 okazis provo je komunista puĉo. Ties rezulto estis likvido de pli ol 1 miliono da maldekstrane pripensantaj loĝantoj kaj destino de armea diktaturo de generalo Suharto. En la jaro 1976 estis aligita al Indonezio – post akto de proklamo de sendependeco je Portugalio – Orienta Timoro, sed plimulto da loĝantoj ne konsentas kun tiu ĉi akto.

Geografio kaj naturo

Indonezio najbaras kun Malajzio kaj Papuo-Nov-Gvineo. Indonezio, la ampleksa insularo kondukanta tra ekvatoro kaj etendiĝanta inter du oceanojHinda oceano kaj Pacifiko, logis dum jarcentoj pro sia riĉeco kaj varia naturo ĉiun de misiistoj ĝis kaperistoj. Tiu ĉi grandega insularo estas la plej granda en la mondo kaj ĝi ensumigas 17.508 insuloj (el tio pli ol 6000 enloĝatataj). Tra la tuta Indonezio, de okcidenta marbordo de Sumatro tra Javo, Balio, Nusa Tengaru kaj insuloj Bando kaj Malako, tiriĝas zono de aktivaj kaj estingiĝintaj vulkanoj ĝis marbordo de nordorienta Sulaveso. Pli ol du trionoj de la areo de la lando kovras arbaroj kaj ĝangaloj, sole 10 % de la lando estas prilaborata. Indonezio estas riĉa je varieco de faŭno kaj flaŭro. La insularo estas hejmo de elefantoj, tigroj, leopardoj kaj konataj orangutangoj. Akvajn testudojn eblas trovi en ĉirkaŭaĵo de Balio kaj la plej grandan floron de la mondo Rafleksion poste sur Sumatro. Insuloj Papuo, Javo, Kalimantano, Sulaveso kaj Sumatro havas naciajn parkojn, kiel ekz. Komodo – ŝirmanta komodan varanon. Sed la unika naturo kaj pluvpraarbaroj malaperas per kapturniĝa rapideco dank‘ al alta minado de ligno.

Klimato kaj vetero

Indonezio etendiĝas en la ĉirkaŭaĵo de ekvatoro, tial ties mezproksima temperaturo 31 °C estas la sama kiel en la tempo de sekeco (majo ĝis septembro), tiel ankaŭ en tempo de musonaj pluvoj (oktobro ĝis aprilo). La temperaturo sinkas kun supermara alteco kaj direkte al enlando.

Kulturo kaj loĝantoj

En Indonezio vivas pli ol 300 originaj variaj etnoj, kiuj konservas sian propran kulturon kaj ankaŭ ili uzas sian propran lingvon. Tial la registaro realigis ofican lingvon la indonezian (Bahasa Indonesia), kies bazon kreas malajzia plenigita per lokaj lingvoj kaj dialektoj. Kutime estas uzataj apud ĝi lokaj lingvoj (la java, la sunda ktp.) Ĉefa religio estas islamo, sed en absolute alia kaj moderigita aspekto, ol kia estas konata en arabaj landoj. La turisma Balio estas denove eksplicite hinduisma. Per "tramiksado" de unuopaj etnoj kaj religioj estiĝis en Indonezio certa kodekso de konduto – "Adat", kiu influas ĉiutagan vivon de la loĝantoj. Danke al ĝi oni konservas ĉi tie tradicion de firmaj valoroj, respekto kaj estimo al centoj da dioj kaj dietoj. Inter ĉefaj tradiciaj metioj apartenas batikado de ŝtofoj per tradiciaj modeloj, tekstado de ŝtofoj kaj silko kaj produktado de arĝentaj juveloj. Konataj estas ankaŭ multaj tradiciaj marionetaj prezentadoj, inter ili la pupoteatro Vajango, kaj kolorigitaj dancprezentoj kun hipnota muziko kaj interesaj kostumoj. Indonezianoj estas kontentaj kaj feliĉaj, eĉ kiam ili devas alfronti al malfacilaĵoj kaj ili estas konataj pro sia natura gastameco kaj amika konduto.

Festoj

Danke al granda kvanto de diversaj etnoj en Indonezio oni povas sperti festojn dum la tuta jaro. Inter la plej konataj apartenas la soleno de Nova jaro Caka sur Balio (martoaprilo), kiam oni verŝas en marojn kaj riverojn templaj ikonoj kaj la sono de tamburoj akompanas malbonon reen en la mondon de spiritoj. En la paso de festotago Galungan dioj descendas sur Balio teren, por ke ili partoprenu la festotagojn kaj gajecon. Menciindas ankaŭ dramaj solenoj de Pasko sur insulo Larantuko, vipaj dueloj en Rutengo kaj funebraj festotagoj Torajano en la centra Sulaveso. Ĉar la plimulto de la loĝantoj estas islamanoj, la plimulto de la festotagoj estas influitaj de la luna kalendaro.

Tempozonoj

GMT/UTC +7 horoj (Sumatro, Javo, Okcidenta kaj Centra Kalimantano), GMT/UTC +8 horoj (Balio, sudorientaj insuloj, Suda, Orienta kaj Norda Kalimantano, Sulaveso), GMT/UTC +9 horoj (Okcidenta Nov-Gvineo kaj Molukoj).

Mezurunuoj kaj elektro

En Indonezio estas uzata metra sistemo. Elektra tensio estas 123-230 V, 50 Hz.

Monunuo

Oficiala monunuo en Indonezio estas indonezia rupio (1 IDR). Deviga interŝanĝo de valutoj ne ekzistas. Senproblema estas regule interŝanĝo de usonaj dolaroj, ceterajn mondajn monunuojn eblas interŝanĝi nur en grandaj urboj, ĉe ĉiu preta mono validas, ke estas postulataj sole novaj monbiletoj kun ŝirma strieto. Interŝanĝo de ĉekoj kun loka monunuo estas senproblema, sed kompare kun la preta mono neavantaĝa.

Trinkmono

Trinkmono ne estas en Indonezio kutima, tamen malgranda trinkmono dum pagado estos bonvenigata. En luksaj hoteloj kaj restoracioj trinkmono estas kutime alkalkulita al la prezo (proksimume 10%). Oni uzas la trinkmonon por dungitaj ŝoforoj kaj ĉiĉeronoj, ĝentile estas lasi malgrandan mon-donacon vizitante moskeon, templonsanktejon.

Esperanto

Iuj listoj pri naciaj Esperanto-asocioj mencias, ke en Indonezio ekzistu Indonezia Esperanto-Societo respektive Centro de Esperanto-Studoj. Pri ambaŭ organizaĵoj tamen ĝis nun vikipedie mankas pli detalaj informoj.

Aĉetoj

En grandaj urboj estas supermagazenoj, aĉetcentrejoj kaj vendejdomoj kun firme fiksitaj prezoj.

Administra divido

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Indonezio.

Laŭ stato komence de la jaro 2013 la ŝtato administre dividiĝas en 34 partojn, inkluzive de 31 provincoj (Provinsi-Provinsi, unuope: ProvinsiPropinsi-Propinsi, unuope Propinsi), du specialaj regionoj (daerah-daerah Istimewa, unuope: daerah Istimewa) kaj la ĉefurba distrikto (daerah khusus ibukota) Ĝakarto. Dum la lastaj jaroj, iuj novaj provincoj estis disigitaj de ekzistantaj (en 2003 Okcidenta Papuo, en 2004 Okcidenta Sulaveso kaj Riau-insuloj, kaj en 2012 Norda Kalimantano). La indonezia registaro daŭre planas starigi pliajn novajn provincojn.

La plej grandaj urboj

Etnoj

  • 45% java,
  • 14% sunda,
  • 7,5% madura,
  • 7,5% marborda malaja,
  • 26% aliaj

Triboj

Triboj en Indonezio: danioj, jalioj, kimjaloj, korovajoj, kombajoj, kopkakaoj, asmatoj, damaloj kaj aliaj.

Religio

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.dmoz.org/World/Esperanto/Regionoj/Azio/Indonezio DMOZ pri Esperanto kaj Indonezio greke http://sites.google.com/site/esperantoenindonezio/ Esperanto en Indonezio greke http://www.indonesia.go.id

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda