Indraprasto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pentraĵo pri Indraprasto

Indraprasto (tio estas: la Urbo de Indro) (palie: Indraprasta, sanskrito : इन्द्रप्रस्थ aŭ Indraprastha) estis la ĉefurbo de la regno estrita de la Pandavoj en la epopeo Mahabharato, lokita en la bordoj de la rivero Jamuno. La moderna Delhio estis konstruita proksime al ĝia situo.