Induso-civilizacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disvastigo de Induso-civilizacio
Ruinoj de Mohenjo-Daro, Pakistano
Statuo de pastro-reĝo trovita en Mohenjo-Daro, Nacia Muzeo, Karaĉi, Pakistano
Budho, 5-a jarcento Utar Pradeŝo, Mathuro, periodo Gupta (4-a kaj 5-a jarcento)

La Induso-civilizacio estis malkovrita kaj prifosita de ne tre longa tempo. ĝis nun 1052 lokoj da Induso-civilizo estis malkovritaj kaj prifositaj. Plej gravaj estas Mohenĝo-Daro, Harapo plej gravaj urboj kaj marhaveno Lothal.

Dum la epoko de la Neolitiko en la ŝtonepoko, la originalaj hindoj estis disigitaj kaj asimilitaj parte de invadantaj triboj dravidaj (eble obeidianoj de la regiono de la nuna Irako de antaŭ la sumeroj).

Komenco[redakti | redakti fonton]

En la zono de la nuna Pakistano ekis la kulturo de la valo de la rivero Induso. Tiu plifirmiĝis ĉirkaŭ la jaro 1000 aK, kiam la Egiptoj estis finiĝantaj konstrui la tri grandajn piramidojn kaj la najbara Sumero (nune Irako) estis en sia plena apogeo. La du plej gravaj urboj estis Harapo (ĥarápa) kaj Mohenjo-Daro (mojénĝo-daro). Troviĝis iloj kaj arto harapanoj ĝis la zono de Nov-Delhio. Tiu civilizacio malaperis ĉirkaŭ la jaro 1700 aK.

La plej parto de la historiistoj samopinias, ke —laŭ la arkeologiaĵoj— grupo memnomita arja (la arjoj) alvenis ekde la duoninsulo de Ankara ĉirkaŭ la jaron 1500 aK kaj sklavigis aŭ forigis la dravidojn suden (kie ankoraŭ pli ol 180 milionoj da homoj parolas dravidajn lingvojn, kiuj iĝas la kvara lingva grupo en la mondo). La novaj arkeologiaj kuŝejoj apogas la teorion ke la supozebla arja invado neniam okazis. Fakte la vorto "arja" sanskrite oni uzas por "ĉevaliro" aŭ "nobelulo". Tiuj teorioj diras ankaŭ ke la "arjoj" kiel raso ne ekzistis. Ŝajne la malnova teorio estas pli kaj pli malpli akceptata.

Spiritaj elementoj[redakti | redakti fonton]

La arjoj disvolvigis la kulturon de Vedoj, kvankam oni supozas, ke kelkaj elementoj propraj de la hinduismo kiuj ne estis en la veda civilizo, kiel la falusa kulto kaj tiu dediĉita al ĉiopova Dia patrino, la banado en la templaj banujoj kaj la sintenoj de la Hatha Jogo, povas esti heredataj de la civilizo de la valo de la rivero Indo.

Ĉirkaŭ la jaro 1500 aK, la arjoj jam estis setlintaj en la Panĝabo (zono inter nunaj Pakistano kaj Barato). Ili kunportis sian diaron hindeŭropan, de ĉefe masklaj dioj kaj simplan kaj tre profunde religian etikon. La veda diaro supervivis en la malfrua hinduismo, sed ili jam ne estis adorataj: Djaus Pitar («Ĉiela Patro», kiun post unu jarmilon Grekio ŝanĝus al Zeŭso kaj 500 jarojn poste Romo ŝanĝus al Jupitero. El tiu Djus («ĉielo») devenas la vortoj Zeŭso, Teo kaj Dio. Tiu dio foje estis identigita kiel Indra, direĝo kaj ŝtormodio kaj de la fekundeco; Agni, dio de la fajro; Soma, dio de la soma (sankta planto el kio la pastroj de la brahmanoj elfaris sukon per kio ili drogiĝis).

Fino[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la jaro 900 aK, uzado de fero ebligis la fakton, ke la arjoj subiris suden, al riĉa vao de la rivero Gango, kie disvolvigis sian civilizon kaj socian sistemon multe pli antaŭenigita.

Dum la tuta 5-a jarcento a.K. la budhismo ekŝpuris en Hindio, per sia logika pensado kaj sia rifuzo kontraŭ la metafizika spekulado ekis gravan analitikan pensofluon kiu interagadis fruktodone kun la hinda tradicio.

Historio de Indusa valo en tempotabulo[redakti | redakti fonton]

6500 a.K. (necerta dato) Mehrgarh plej malnova trovita setlejo en Indusa valo
2600 komenco de alta kulturo: urboplanado, kanaligado
1800 pereo de Indus-kulturo
1500 - 600 veda epoko
500 komenco de buddhisma Gandhara-kulturo, ĉ. 1000 jarojn
711 p.K. unua islama influo
1526 - 1761 Mogola imperio, florado de islamo en la hinda subkontinento
1859 - 1947 brita regno
de 1947 divido en du ŝtatoj Barato kaj Pakistano

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]