Industri-medicina aparato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Industri-medicina aparato estas moderna industri-skala ofero de san-servoj kaj medicinaĵoj. Ĝi inkluzivas importadon, eksportadon kaj distribuadon de ekipaĵoj, konsummaterialoj, medikamentoj kaj iloj kuracistaj, odontologiaj, hospitalaj aŭ de iu ajn alia san-profesio. La bezono de ĉiam pli grandaj investoj por esploro kaj evoluigado de novaj drogoj daŭre kondukis la malgrandajn farmaci-industriojn al ĉiam pli malfavoraj kondiĉoj por konkurado kaj sekve al laŭgrada ensorbado fare de multnaciaj kompanioj. La progresoj en sciencaj kaj teknologiaj kampoj konstante konduktas al produktado de pli akurataj kaj neinvadaj manieroj diagnozi, al progreso en kontrolado kaj tenado de nepraj organfunkcioj, nome al la kompleksa aparataro de intensivterapiaj instalaĵoj kaj aliaj.

Moderna hospitalo estas institucioj ĉiam multkostaj, tamen, ilia nombro kreskas. Internaciaj firmoj eniris la fekundan kampon de hospitala planado, konstruado, instalado kaj financado kaj eĉ de asisto al ilia administrado. Kiel tuto, la industrio farmacia kaj tiu de medicin-hospitalaj aparatoj kaj konsumaĵoj konsistigas ian potencan maŝinon, kun moderna reklamtekniko kaj kun propraj politikaj premgrupoj, stimulantan la ĝeneralan kreskadon de la sistemo, ĉefe tiu de ĝiaj plej multekostaj kaj kompleksaj institucioj.

Oni kreas malverajn esperojn pri la povo de medicino, pri ĝiaj altaj kvalitoj. Oni misedukas familiojn rilate al faktojn pri vivo kaj morto. En kelkaj landoj, al troa kvanto de kuracistoj aldoniĝas troa kvanto de advokatoj. La procesoj de pacientoj kontraŭ kuracistoj multobliĝas. La punpagoj aljuĝitaj atingas altegajn ciferojn. La asekuraj pagoj por plenumado de iuj medicinaj fakoj faras ilin neelteneglaj por kuracisto deziranta laŭgrade redukti sian klinikadon kaj kaŭzas antaŭtempajn emeritiĝojn. Krome, por protekti sin, la kuracisto emas peti multekostajn aŭ iel riskajn ekzamenojn al la paciento, simple por nuligi iun diagnozan eblecon, kiun li tamen scias neproblaba. Per tio, li kontribuas por pligrandigi la ĝeneralajn kostojn de medicina zorgado kaj, sekve de industri-medicina aparato.

Farmaciaj laboratorioj, por pligrandigi kvoto en loka merkato, monhelpas publikadon de enseoj, simpoziojn, kaj kongresojn kaj implikas kuracistojn en kaŝaj rilatoj kun la medicin-industria aparato, kiu skrapas, se ne pli funde vundas, la profesian etikon.