Industria revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skizo de vapormaŝino de James Watt

Industria revolucio nomiĝas industriiĝo kaj transformiĝo de produktado kaj socio, kiu okazis fine de la 18-a jarcento kaj dum la 19-a jarcento en Eŭropo kaj Usono. En la ekonomio oni pasis de produktado metia, manlabora, loke disigita, al produktado pli kaj pli maŝinizita, amasa, normigita, koncentrita, kies energia bazo estis la vapormaŝino. La transiro de laboro hejma al laboro pli kaj pli specialigata ŝanĝis la vivstilojn. La nocion industria revolucio enuzigis Friedrich Engels kaj Louis Auguste Blanqui post la jarcentomezo. Engels asertis, ke la transiro de akvo-, vent-, kaj muskol-energio al vapor-energio sekvigas radikalajn teknologiajn kaj sociajn ŝanĝiĝojn. En historia retrospekto oni ofte komparas la industrian revolucion kun la neolitika revolucio, kiun karakterizis same drastaj ŝanĝiĝoj. Oni kutime parolas ankaŭ pri Dua industria revolucio en la fino de 19-a jarcento per la uzo de elektra energio kaj internaj motoroj, kaj eĉ jam parolas pri Tria industria revolucio per la uzado de komputiloj. Sed la priparolata nocio elvokas ne nur asociigojn de grandega progreso de produktivo kaj scienco, sed ankaŭ pensigas pri amasaj malriĉo kaj senlaboreco. La industria revolucio komenciĝis en Anglio en la jardekoj 1770–1780, per la uzado de vapormaŝinoj, kiuj uzis ŝtonkarbon. Ĝi disvastiĝis tra l' Okcidenta Eŭropo ekde 1820.

Aŭtomata teksilo de Jacquard

La disvolvigo de la manufakturoj dum la fino de 18-a jarcento jam preparis Francion al industriigo per la disvolvo de kapitalisma sistemo. Francio eniris la industrian revolucion nur ĉirkaŭ 1820–1830 per la oftigo de la fabrikoj de teksaĵoj kaj la konstruo de unuaj fervojoj dum la regado de Ludoviko la 18-a. Poste, ĉirkaŭ 1870, la industria revolucio alvenis al Germanio kaj Usono, kiuj konkurencis kun Francio kaj Britio. Ekde 1890 montriĝis indikoj de industriigo en Rusio kaj Japanio. La ŝlosila evento, kiu preparis la industrian revolucion, estis la evoluigo de praktike uzebla vapormaŝino (fare de James Watt) kaj ties posta plibonigo. Tiu ĉi invento ebligis transformi potencialan vaporenergion, ricevitan el karbo aŭ ligno, al mekanika forto. Sekve oni nun povis konstrui fabrikojn malproksime de akvofluoj. La vapormaŝino ankaŭ liberigis la produktadon el la dependeco de provetera sezona variado de la disponebla energio. Dum manan laboron anstataŭis maŝina, el manufakturoj evoluis fabrikoj. Tiel ekestis nova maniero de produktado, unue en la prilaborado de kotono, poste en pliaj branĉoj.

Kaŭzoj

William Bell Scott, Iron and Coal, (fero kaj karbo, 1855–60)

La kaŭzoj de industria revolucio estas malsimplaj kaj temo de debatoj. Kelkaj historiistoj vidas la industrian revolucion kiel sekvon de sociaj kaj instituciaj ŝanĝiĝoj, kiuj okazis je la fino de feŭdismo en Britio kaj post la Angla enlanda militoGlora Revolucio en la 17-a jarcento. La privatigo de antaŭe komune uzata grundo (Inclosure movement) kaj la Brita agrikultura revolucio igis la produktadon de nutraĵoj pli efika kaj malpli dependa de intensa laboro. La troa loĝantaro, kiu ne plu havis laboron en kamparo, devis trovi dungon en la novaj urbaj fabrikoj. La koloniismo de la 17-a jarcento kaj la disvolviĝo de internacia komerco, la kreado de financa merkato kaj la akumulado de kapitalo ankaŭ estas citindaj kiel faktoroj favoraj al industria revolucio.

La vapormaŝino, kiu anstataŭis homan aŭ bestan laboron kaj ebligis uzi la energion de karbo, havis pluroblan efikon:

  • Ĝi ebligis fabrikan, malpli kostan produktadon de certaj artikloj;
  • Ĝi liberigis homojn de simpla manlaboro kaj tiel kreis senlaborulojn;
  • Tiuj senlaboruloj disponeblis kiel malmultekostaj laboristoj por fabrikoj.

En 1830 en Anglio laboris 15.000 vapormotoroj.

Estas pluraj kialoj, ke la industria revolucio komenciĝis en Anglio. Krom la redistribuo de publikaj kampoj, kiu senigis homojn de agrokultura nutraĵogajno, kaj la revolucio de agrokulturaj teknikoj, kontribuis la faktoj, ke Anglio havis kaj teknike lertajn homojn (kia estis Watt) kaj facile mineblan karbon por nutri vapormaŝinojn. Ekzistas teorio, laŭ kiu eĉ la angla mondkoncepto favoris la inventon de sin mem reguligantaj maŝinoj (kia la reguligata vapormaŝino)[1]

Efikoj

La aplikado de vaporo en industriaj procesoj pligrandigis la oferton de produktoj. La industria presado ebligis kreskon de la eldonkvantoj de ĵurnaloj kaj libroj, kio reduktis ties prezojn kaj favoris la diskonigadon de ideoj. La progresantaj ŝanĝiĝoj pliakrigis la kontraston inter la riĉeco de la fabrikposedantoj kaj la mizeraj labor- kaj vivkondiĉoj de la laborantoj. Tio provokis plendojn kaj postulojn flanke de evoluanta laborista klaso. Movadoj kiel ĉartismo organizis la popolon celante al pli granda popola partopreno en la politiko.

Fervoja trajno kun vapora lokomotivo

La industria revolucio kaŭzis mirindaĵojn. Laŭ Karl Marx oni konstruis pli da gotikaj katedraloj dum la 19-a jarcento ol en tuta mezepoko. Konstruo de fervojoj kaj vaporŝipoj ebligis rapidajn vojaĝojn kaj la telegrafo ebligis rapidan komunikadon tra la tuta mondo. Ankaŭ la tro rapida kresko de urboj mizerigis la situacion de la popolo kaj favoris malsanojn, krimojn kaj prostituon. Tio okazigis amasan elmigradon de senlaboraj homoj al Ameriko, Oceanio kaj Sudafriko. La ŝanĝiĝoj de la vivkondiĉoj kaj politika agado de laboristoj kreis ankaŭ naciismon.

Disvolviĝo de kapitalismo

La entreprenoj serĉis investantojn, akciaj societoj disvolviĝis kaj partoprenis en borsoj, evoluis monopolkapitalismo. Tiu ekonomia sistemo baziĝis sur la privata proprieto de la produktiloj (fabrikoj, maŝinoj), kaj la posedo de la kapitalo estas fonto de gajnoj. Okazis akumulo:

  • horizontale: oni specialiĝis je unu ĉefa agado (ĉiuj entreprenoj, kiuj fabrikas la saman produkton, grupiĝis);
  • vertikale: oni grupigis la entreprenojn laŭlonge de ĉeno de produktado (koncentrigo en unu grupo de entreprenoj, kiuj plenumis ĉion ekde la havigo de krudaj materialoj trans diversaj fazoj de prilaboro kaj transporto ĝis la disvendo de la finfaritaj produktoj).

Okazis ankaŭ scienca organizo de la laboro, komence per la metodoj, kiuj poste, en Dua industria revolucio, kondukis al la tajlorismo. Tio celis plibonigon de produktiveco de la laboristaro per novaj labormetodoj, kiuj diserigis la fabrikan laboron je unuopaj taskoj. Surbaze de tiuj specialigitaj taskoj oni kreis la laboron en ĉeno, plibonigis la superrigardon ktp.

La tajlorismo estis plibonigita de fordismo en la fino de Dua industria revolucio. La komerco ankaŭ disvolviĝis per kreado de novaj transportiloj kaj novaj vendometodoj.

Laboristaj ribeloj

Ĉar manlaboristoj, kies laboron povis transpreni maŝinoj, vidis la valoron de sia laboro reduktita al la kostoj de maŝino, kelkaj el ili ribelis kaj provis malfunkciigi la maŝinojn. La luddistoj en 1811 kaj 1812 detruis mekanikajn ŝpinejojn en Anglio, ĝis la registaro ekzekutis la gvidantojn aŭ ekzilis ilin en Aŭstralio.

En 1819 centmilo da homoj kunvenis al paca manifestacio sur la Petrokampo (St. Peters Field). Armitaj gvardianoj atakis ilin kaj mortigis 11. Tiu evento kaŭzis manifestaciojn de solidareco kun la laboristoj tra la lando.

Demografia eksplodo

La industria revolucio ekigis diversajn socio-ekonomikajn dinamikojn, kiuj interkombine kaŭzis en la koncernataj regionoj rapidan kreskon de la loĝantaro.

La kresko de la agrokulturaj rendimentoj, kiu permesis rimarkeblan pliiĝon de disponeblaj resursoj, la progreso sur la kampoj sanitara kaj de higieno, kiu malaltigis la mortokvanton kaj altigis la mezuman aĝon de la loĝantaro, la ekstermo aŭ almenaŭ reduktoj de epidemioj, kiuj dum jarcentoj frapis la iom loĝatajn regionojn, estas faktoroj, kiuj kune kondukis ene de kelkaj jardekoj al eksponenciala kresko de la loĝantaro.

Sume en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, ekde la komenco de la industria revolucio, la loĝantaro de Eŭropo kreskis kvaroble. La emza vivodaŭro iris de valoroj inter 25 kaj 35 jaroj al valoroj super 75 jaroj; la nombro de idoj per virino malkreskis de 5 al malpli ol 2, kaj la nasko- kaj mortokvantoj malkreskis de valoroj inter 30 kaj 40 jaraj milonoj al valorojn proksimaj al 10[2].

La eksplodo de la demografia dinamiko kondukis ankaŭ poste, dum la dua industria revolucio, al ekonomia evoluo, kiu puŝis direkte al diversaj formoj de konsumismo, sed ankaŭ kaŭzis novajn sociajn kaj politikajn problemojn ligitajn al la senorda urbiĝo, al la distribuo de resursoj kaj al migradaj fenomenoj.

Bildoj


Vidu ankaŭ

greke Revolucio greke Industriiĝo greke Socia demando

Notoj

  1. Otto Mayr. (1986) Authority, Liberty and Automatic Machinery in Early Modern Europe (angle). Baltimore: John Hopkins University Press.
  2. Massimo Livi Bacci. (1989) Storia minima della popolazione del mondo, 2011‑a eldono (itale), Torino: Loescher.

Bibliografio

  • Clapham, J. H. The Economic Development of France and Germany 1815–1914 (1936)
  • Clark, Gregory. (2007) A Farewell to Alms: A Brief Economic History of the World. Princeton University Press. ISBN 0-691-12135-4.
  • Gatrell, Peter (2004). “Farm to factory: a reinterpretation of the Soviet industrial revolution”, The Economic History Review 57 (4), p. 794. doi:10.1111/j.1468-0289.2004.00295_21.x. 


  • Griffin, Emma. (2010) Short History of the British Industrial Revolution. Palgrave.


  • Haber, Ludwig. The Chemical Industry During the Nineteenth Century: A Study of the Economic Aspect of Applied Chemistry in Europe and North America (1958); The Chemical Industry: 1900–1930: International Growth and Technological Change (1971)
  • (1997) “Scientific Culture and the Making of the Industrial West”. 
  • Kornblith, Gary. The Industrial Revolution in America (1997)
  • Landes, David S.. (1969) The Unbound Prometheus: Technological Change and Industrial Development in Western Europe from 1750 to the Present. Cambridge, New York: Press Syndicate of the University of Cambridge. ISBN 0-521-09418-6.
  • McNeil, Ian, ed. An Encyclopedia of the History of Technology (1996), 1063pp excerpt and text search
  • (2003) “The World Economy: Historical Statistics”. 
  • (2000) “Was the Industrial Revolution Necessary?”. 
  • (2002) “The Lunar Men: The Friends who made the Future 1730–1810”. 


Historiografio


Eksteraj ligiloj

greke http://www.fordham.edu/halsall/mod/modsbook14.html Interreta tekstlibro pri moderna historio (angle): Industria revolucio greke http://www.bbc.co.uk/history/society_culture/industrialisation BBC-hejmpaĝo pri historio: Industria revolucio greke La Muzeo de Scienco, maŝinoj kaj karakteroj greke Meervrijheid: Robert_ Hessen: De gevolgen van de Industriële Revolutie voor vrouwen en kinderen nederlande

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara